Kitabı oku: «Ama Stelaro»
Al la leganto
Eble vi demandos al vi mem, kial la aŭtoro ne aperigas sian propran nomon, kaj kial li sin prezentas kiel La Forgesito. Unue, por la tutmonda esperantistaro, tio estus nur anstataŭo de pseŭdonimo, ĉar ambaŭ nomoj estas nekonataj. Due, mi ĉiam rimarkas, ke la verkoj estas pli ŝatataj, se la nomo de la aŭtoro restas en mistera ombro.
Multe da fojoj mi aŭdis tiun ĉi dialogon:
– A. (varme) – Belege! Kiu estas la aŭtoro?
– B. (same) – La Forgesito!
– A. – Tio estas pseŭdonimo.
– B. – Ha! La aŭtoro estas F.
– A. (malvarme) – Ne malbele.
Do, mi profitas je la sperto por esperi, ke ankaŭ vi tre varme diros – Belege! – , antaŭ ol vi konas la veran nomon de
La Forgesito
Decembro 1921.
La korvo kaj la vulpo
Porinfana komedio en unu akto
Personoj
La profesoro
Terezo
Lucindo, servistino
Unu-akto
(Ĉambro dece meblita. Flankaj pordoj)
Sceno unua
Alberto kaj Edmundo
Alberto (eniras tra la dekstra pordo)
Tre certe mi ne sukcesas fari la aĉan priskribon. La profesoro al mi diris: antaŭe sentu bone, poste priskribu, kaj mi ne sentas ion alian ol mallaboremon; mallaboremon kaj malsaton. Kaj vi? Ĉu vi jam faris la enuigaĵon?
Edmundo (ridetante)
Mi pensas, ke mi faris.
Alberto
Ĉu bone farita?
Edmundo
La profesoro juĝos.
Alberto
Vidigu. Mi imagas al mi vian verkon. Vi havas tre riĉan vervon poetan. Mi neniam forgesos tiun admirindan soneton, kiun vi verkis por la naskiĝa datreveno de la profesoro, kiu ne ĝin komprenis. Li estas homo vulgara, tre vulgara. Ekster la reguloj gramatikaj kaj la komentarioj pri Camões1, li estas ŝtonego.
Edmundo (vante)
Ĉu vi memoras? Estis unu strofo bone farita…
Alberto
Unu strofo…! La tuto estis belega – dek kvar versoj valorantaj mil. Kaj la stilo…! Kaj la riĉegeco de l’ rimoj…!
Edmundo
Li trovis du versojn eraraj kaj unu malglata.
Alberto
Malglata estas li! Versoj eraraj… Kie estas la versoj eraraj? Envio… Envio, ĉar la poezio estas donaco de l’ dioj – oni ne lernas senti kiel oni lernas la sintakson. Li scias funde ĉiujn regulojn de la belparola arto, sed, kiam li skribas, ŝajnas, ke tion li faras per fera bastono, tiel rigida estas lia frazaro. Kion vi priskribis? Ni vidu la majstro-verkon.
Edmundo
Mi priskribis someran tagiĝon.
Alberto (flatemule)
Kun la kanto ĝojiga de l’ birdetoj, la bleketo de la ŝafaro, la roso brilanta sur la folioj…
Edmundo
Ja vi farus beletan paĝon, se vi volus: talentplena vi estas kaj vi esprimas ĉion pli purece kaj elegante ol mi.
Alberto
Bagatelaĵo. Mi tre emas fantazii, de kiam mi ĝin povas fari kun la dorso malsupren, sur la lito. Ha! por la kapo ne ekzistas io pli komforta ol bona lanuga kapkuseno; la libroj estas tre ĝenantaj. (Alia tono.) Lasu, ke mi vidu la priskribaĵon.
Edmundo
Jen. Sed ne ridu…
Alberto
Ridi? Preferinde diru: ne ploru. Ho! kara Edmundo, kredu – mi ne envias riĉaĵojn, sed tion… (Tuŝas la frunton.) Se Dio proponus al mi la elekton inter grandega riĉaĵo kaj bela talento, kiel la via, mi ne ŝanceliĝus eĉ sekundon. (Ravite.) La talento! (Alia tono.) Sed ni vidu la mirindaĵon. La estonto estas via. Mi… kompatinda! Eĉ mi ne scias, kiamaniere min ŝirmi kontraŭ la mizero. Fine… (Alia tono.) La tagiĝo… Ĝuste mi pensis pri la malo: la noktiĝo. Mi komencis la priskribon: ĝi montriĝis tiel malluma, tiel implikita, ke ĝi similis vintran nokton. La nokto estas mia vundebla flanko. Dormi… Kaj kie estas la Tagiĝo?
Edmundo
Jen, prenu.
Alberto
Donu. (Edmundo transdonas al li paperon.) Kia skribo! Mi ne scias, kiamaniere vi sukcesas skribi tiel simetrie, mia knabo. Kvieta karaktero… Mia skribo estas fuŝaĉo, kiun mi mem kelkfoje tre malfacile povas deĉifri. (Eklegas senvoĉe, kun gestoj de admiro. Edmundo rigardadas lin vante. De tempo al tempo Alberto ekkrias): Belete! Admirinde! Belege! (Subite.) Kia belaĵo, Edmundo! Mi fieriĝas pro vi. Mi tuj montros tion al Aŭgusto… Li estas tiel tromemfida. Estas bone, ke li vidu paĝon el majstro. Nur unu minuton.
Edmundo
Ne malfruiĝu. La profesoro baldaŭ venos.
Alberto
Nur momenteton. (Eliras tra la dekstra pordo.)
Sceno dua
Edmundo kaj Terezo
Terezo (eniras tra la maldekstra pordo)
Kie estas via frato?
Edmundo
Li ĵus iris najbaren por montri aferon al Aŭgusto.
Terezo
Anstataŭ labori. La profesoro tuj venos, estas preskaŭ la deka. (Alia tono.) Nu, ĉu vi jam faris vian ekzercon?
Edmundo
Jes, patrino. (Karese.) Kaj se mi ricevos la plej bonan noton, ĉu panjo kondukas min al la urbocentro, por ke mi elektu ludilon?
Terezo
Ja, certe. Vi bone scias, ke mi plenumas ĉiam mian promeson.
Edmundo
Mi volas fervojon, kun la reloj, la pontoj, la tuneloj… por ludi en la ĝardeno.
Terezo (ridetante)
Kaj se Alberto sukcesos pli bone?
Edmundo
Alberto… (Ridetas ironie.) Al li la premio…
Terezo
Vi malŝatas vian fraton. Tamen atentu, la profesoro opinias lin tre inteligenta. Eĉ li diras, ke estas domaĝe, ke li ne lernas diligente.
Edmundo
Mi ne opinias male, panjo. Alberto estas pli vigla ol mi, lia inteligenteco estas pli granda, sed… li malamegas la librojn. Li dormas sur ili. Vi vidos, ke li ne prezentas eĉ unu linion pri la ekzerco.
Terezo
Ĉu li ne ĝin faris?
Edmundo
Dum mi estis skribanta, li dormis. Eble li laboris matene.
Terezo
Povas esti. Li ellitiĝis tre frue, kaj sin enŝlosis en la ĉambro.
Edmundo
Por trarigardi la gravuraĵojn de la ilustritaj revuoj.
Terezo
Ĉu vi vidis?
Edmundo
Li mem diris.
Terezo
Des pli malbone. Li ricevos, kion li meritos. (Atentante.) Mi supozas, ke li venas.
Edmundo
Eble tiu estas la profesoro, kaj mi tuj iras por alporti miajn librojn.
Sceno tria
Terezo kaj Alberto
(Alberto eniras tra la dekstra pordo, suspekteme)
Terezo
De kie vi venas kun la vangoj tiel ruĝaj?
Alberto
Ĉu mi? De la laboro.
Terezo
Ĉu vi ne iris al la najbaro? Edmundo diris al mi, ke vi estis alirinta al Aŭgusto por montri ion al li.
Alberto
Mi iris revidi mian ekzercon. (Kolerete.) Mia moŝto frata kontrolas troege miajn paŝojn. Certe li parolis malbone pri mi: ke mi dormis, ke mi ne atentis pri mia tasko. Jes, mi dormis, nokte, ĉar mi preferas labori dum la freŝo de la mateno. Plie, mi ne havas la kreigan fantazion de Edmundo, nek mi verkas laŭ informoj: mi elrigardas kaj mi priskribas, kion mi vidis. Je kioma horo mi ellitiĝis hodiaŭ? Panjo vidis.
Terezo
Jes, estis frumatene.
Alberto
Je duono de la sesa. Por kion fari? Por vidi la sunleviĝon, aŭdi la birdojn, senti la tagiĝon.
Terezo
Kaj ĝin priskribi…?
Alberto (kaŝe-malice)
Mi ne scias. Baldaŭ vi vidos. Kiam la lernama Edmundo iris en la lernoĉambron, mi jam estis fininta mian laboron kaj mi amuzadis min rigardante la gravuraĵojn de la revuoj. Poste mi aliris al la ĝardeno kaj li restis tie ĉi.
Terezo
Kaj via skribaĵo?
Alberto
Mi lasis ĝin en la paperujo.
Terezo
Do, se vi faris, kion vi diras, vi ricevos la merititan premion.
Alberto
Mi penadas plej eble, sed la mallaboremula reputacio persekutas min. – Eĉ se miaj verkoj estas pli bonaj ol tiuj de Edmundo, ĉiam la laŭroj estas rikoltataj de li – kiam tio ne okazas pro la merito, ĝi estas pro la aĝo, ĉar li estas pli juna. Kaj oni ne volas, ke mi indignu.
Terezo
Sed kiu klaĉas pri vi?
Alberto
Ĉiuj. Eĉ oni diras, ke mi profitas je tio, kion li faras.
Terezo
Mi neniam tion diris.
Alberto
Vi ne diris, sed iu diris. La profesoro mem, ĉiam, kiam mi prezentas ekzercon bone faritan, li rigardas min nekonfide, grumblas, nur pro tio, ke, iam, li trovis malgrandan elĉerpaĵon el Alencar2 en unu el miaj skribaĵoj.
Terezo
Malgranda elĉerpaĵo! Pacienciĝu, Alberto – tio estis tuta paĝo, ne havanta unu solan linion el vi.
Alberto
Kiu scias, ĉu panjo volas, ke mi kunlaboris kun la aŭtoro de "Guarany"? Mi kopiis…
Terezo
Sed vi ne lernas kopii.
Alberto
Nu! Kion mi faras en la desegnado? Mi kopias.
Terezo
Tio estas alia afero – en la desegnado estas necese alkutimigi la vido-senton al la linio, lertigi la manon…
Alberto
En la skribado estas necese alkutimigi la aŭdosenton al la harmonio de la frazo. Estas per la kopio, ke oni sukcesas fari "Venus"on, kaj la "Divina Comedia".
Terezo
Bedaŭrinde, mia infano, vi estas tro frazema. Kiu vin aŭdos, povos diri, ke viaj konaĵoj estas tre vastaj… kaj ĉion vi scias laŭ tio, kion vi aŭdas.
Alberto
Kaj tio ne estas malmultaĵo, panjo. Ekzistas pianludistoj rimarkindaj, kiuj ne havas alian meriton. La verŝajnoj estas nepraj; pli valoras orumita malriĉo ol trezoro en la mano de avarulo.
Terezo
Via memor-kapablo estas admirindega.
Alberto
Mi montras, ke mi atente aŭdas la vortojn de paĉjo.
Terezo
Via devo estas ankaŭ aŭdi liajn konsilojn.
Alberto
Kaj mi aŭdas ilin, panjo.
Terezo
Ne ŝajnas.
Alberto
Ili estas, kiel la semoj en la tero – siatempe ili floriĝos.
Terezo
Bone. Frazoj ne mankas al vi.
Alberto
Feliĉe!
Sceno kvara
Alberto, Terezo kaj Lucindo
Lucindo (dekstre)
Jen estas la profesoro.
Terezo
Enlasu lin.
Alberto
Momenton. (Al Lucindo.) Ĉu li portas verdajn okulvitrojn?
Lucindo
Ne, sinjoro.
Alberto
La blankajn?
Lucindo
Jes, sinjoro.
Alberto
Jen ni havas Camões…
Terezo
Kial?
Alberto
Por kompreni la klasikulojn, li uzas teleskopajn lensojn. Li havas la vidadon tre mallonga, la kompatindulo!
Terezo
Kaj vi havas la langon tre longa.3
Alberto
Kio abundas, ne malutilas. Tro da bono ne turmentas. (Sopire.) Ha! patrino mia, se vi imagus al vi, kiom kostas al mi elporti la vivon dum la horoj gramatikaj!.. Dio ne faris la gramatikon … male: li konfuzigis la lingvojn, kaj tio, kion ni faras per tiom da reguloj neutilaj, estas vera sakrilegio, ĉar ni pretendas korekti la ellaboraĵon de la Kreinto. La neregulaj verboj…
Terezo
Ĉu vi ne volas esti kuracisto?
Alberto
Vere mi ne scias!
Lucindo
Ĉu mi povas enirigi la profesoron?
Terezo
Jes. (Lucindo eliras dekstren.)
Alberto
Kaj en la ĝardeno la cikadoj kantas… Kia senkoreco! (Sidiĝas.)
Sceno kvina
Terezo, Alberto kaj la Profesoro
La Profesoro
(eniras kun pakaĵo de libroj, salutante per multe da salamalekoj. Li estas treege miopa kaj senatenta)
Sinjorino… Sinjoroj. (Rekoninte Alberton.) Ho! Ĝi estas la knabo! Kiel vi kreskis! Tiel ne atendite vi ŝajnis al mi lia moŝto komandora! (Viŝante sian vizaĝon.) Kia varmo! Je noktomezo la termometro montris 25° sub la ombro.
Alberto
Mirinde estus, se, je tia horo, ĝi montrus ion sub la suno.
La Profesoro
Est modus in rebus… Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Terezo (mallaŭte al Alberto)
Ĉu vi jam komencas?
La Profesoro
Mi pasis hieraŭ je la deka nokte tie ĉi… Via Moŝto estis ĉe la fenestro.
Terezo
Hieraŭ! dum tia pluvo, profesoro…!?
La Profesoro
Ĉu hieraŭ ne estis merkredo?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Estis lunlume.
Alberto
Hieraŭ pluvegis.
La Profesoro
Do, tio okazis la merkredon de la pasinta semajno… (Ordante la librojn sur la tablo.) Sinjoro Komandoro ĉiam sanega?
Terezo
Feliĉe.
La Profesoro
Mi legis en ia ĵurnalo, ke li estas elektita prezidanto de ia kompanio… mi ne memoras de kia.
Terezo
De asekuroj.
La Profesoro
Ŝajnas, ke jes… Kaj nun! Kun tia kompanio Via Moŝto ne vivos tiel sola… Kiam la kompanio estas bona ĝi signifas riĉaĵon.
Terezo
Tiu kompanio estas en bonega situacio.
La Profesoro
Mi ĉiam diras al la knaboj, ke ili evitu la malbonajn kompaniojn. Estas iu Aŭgusto, kiu loĝas tie ĉi najbare… Ho, Sinjorino! Li estis mia lernanto… Li estas ŝtonego! Li neniam forlasis la substantivon, kaj por formi la multenombron… Kia batalo! Mi al li diradis: oni formas la multenombron per la aldono de "s"… ekzemple… Nenio! Silento! Ŝtonego, mia Sinjorino! Estas vere, ke la patro ankaŭ estas nomata S-ro Ŝtonego.
Alberto
Ne, profesoro, li estas S-ro Pipro.
La Profesoro
Kiel, Pipro? Ha, jes… vi estas prava – li estas Pipro, Ŝtonego estas la alia, mia domluiganto. Li ankaŭ estas malmola, tre malmola. (Ŝanĝas la okulvitrojn verdajn je aliaj malklaraj.)
Alberto (al si mem)
Okulvitroj ŝanĝitaj. Mi forkuris de Camões, sed mi ne min forsavas de la verboj neregulaj.
La Profesoro
Bone. Ni laboru.
Alberto
Mi iras por preni miajn librojn. (Eliras dekstren.)