Kitabı oku: «Ama Stelaro», sayfa 2
Sceno sesa
Terezo kaj la Profesoro
Terezo
Nu, profesoro! Ĉu vi opinias la knabojn preparitaj por la ekzamenoj?
La Profesoro
Certe, Sinjorino. Pri la angla lingvo ŝajnas al mi, ke ili estas iomete malprofundaj, ili ankoraŭ konfuziĝas. Ili sin prezentas tro memfide, kaj kiam mi pensas, ke ili tradukas Macauley aŭ Walter Scott, ili tradukas Chateaubriand. La pli maljuna precipe…! Inteligenta, tre inteligenta, sed ruza kiel neniu! Ĉar mi ne vidpovas bone, li trompas min, kaj mokas min. Mi demandas, ekzemple: Kiel oni diras ĉevalo en la angla lingvo? Kaj li tuje respondas: Cheval! Terpomo? Li: Pomme de terre. Kaj mi konsentas… Manko de vidpovo. Kiam tio okazas, la alia ĉiam atentigas min. Nun mi kunportas okulvitrojn pli fortajn kaj en granda kvanto. Mi havas ilin por ĉiuj lingvoj kaj sciencoj. (Elprenas el la poŝo aron da okulvitroj.) Por la matematiko… Bonvolu Via Moŝto vidi la dikon de tiuj lensoj.
Terezo
Vere, ili estas tre dikaj.
La Profesoro
Kaj tre delikataj, senmiksa kristalo. Ili kostis al mi tre multe. Kun tiuj ili ne trompos min.
Terezo
Kaj Edmundo?
La Profesoro
La pli juna?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Perlo! Kaj tre inteligenta! La pli maljuna estas aglo, li flugos tre alten, Sinjorino… sed li volas nur ludi. Li estas el tiuj, kiuj maljuniĝas ludante la blindkaŝon.
Terezo
Tia estonteco ne plaĉas al mi.
La Profesoro
Sed li estas gaja.
Terezo
Kaj pri la portugala lingvo? Ĉu ili progresas kontentige?
La Profesoro
Pri la portugala lingvo mi ne estas tre postulema, ĝi estas hejma lingvo, oni ne atentas pri ĝi. Por la fremdaj mi aplikas mian tutan atenton. Hejme oni sin kondutas senceremonie: vestaĵeto el kotono, eĉ kun unu aŭ alia flikaĵo. Por iri en la societon oni postulas la plej bonajn vestojn, ĉu ne vere? Unu solecismo, de tempo al tempo, en la portugala lingvo, eĉ estas spritaĵo… Kaj kie staras tiu, kiu ĝin ne diras, sinjorino?
Terezo
Sed mi ne konsentas kun vi, profesoro. Mi opinias ke ili devas scii fundamente sian gepatran lingvon, eĉ kun malprofito por la aliaj. Unue mi, poste vi.
La Profesoro
Jes, unue Via Moŝto.
Terezo
Ne, la portugala lingvo.
La Profesoro
Tiel vi opinias?
Terezo
Kaj tiuj, kiuj saĝe pensas.
La Profesoro
Nu! En mia spirito mi formis la ideon, ke Via Moŝto, kiel la plejmulto el la gepatroj preferas, ke la knaboj diru unue: Bon jour!
Terezo
Ne, mi postulas, ke li diru unue – "Bom dia."4 kiel diradis liaj prapatroj, poste…
La Profesoro
Prave oni diras, ke ne ekzistas regulo sen escepto. Nu, en la portugala lingvo ili ne estas ankoraŭ tre progresintaj, tio estas vero… sed en la franca!.. Ili scias parkere elĉerpaĵojn el Racine, Corneille, Lamartine, Hugo…
Terezo
Kaj el Camões?
La Profesoro
Camões?.. Camões estas domano. Nur de ne longe, ili lernas "La luziadojn". Sed ni povas atendi.
Sceno sepa
Terezo, La Profesoro, Edmundo, poste Lucindo
Edmundo
(eniras tra la maldekstra pordo kunportante librojn)
Bonan tagon, profesoro.
La Profesoro
Bonan tagon. Ĉu tiu estas la alia? (Atentigante la rigardon.) Ho, ĝi estas la pli juna. La alia estis tie ĉi antaŭ ne longe.
Terezo
Li iris por preni la librojn.
La Profesoro
Mi ne dubas, ke li restas tie. (Terezo sonoras.) Certe estas necese lin vokigi. (Lucindo aperas dekstre.)
Terezo
Diru al Alberto, ke jam estas la horo de la leciono.
Lucindo
Jes, sinjorino. (Malaperas.)
La Profesoro (sidiĝante ĉe la tablo)
Nia leciono hodiaŭ estas…?
Edmundo
Verboj de la unua konjugacio.
La Profesoro
Verboj de la unua konjugacio… Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi pri la verboj de la unua konjugacio?
Edmundo
Ke ĉiuj estas tre freŝaj…
La Profesoro
Tre bone. Kial?
Edmundo
Ĉar ili finiĝas per "ar"5
Terezo
Eĉ "queimar"6, ekzemple, profesoro?
La Profesoro
Jes, sinjorino, ĝi estas el la unua konjugacio.
Terezo
Mi bone scias; sed ĉu ĝi estas freŝa?
La Profesoro
Ĝi havas "ar" en la fino.
Terezo
Jes, kiam oni surblovas la brulvundon.
La Profesoro
Tiu procedo mnemonika estas ekskluzive mia.
Terezo
Kaj ĉu vi havas alian por la ceteraj konjugacioj?
La Profesoro
Mi pripensas pri tio, sinjorino.
Sceno oka
La Profesoro, Terezo, Edmundo kaj Alberto
Alberto
(eniras kun brovoj kuntiritaj kaj sidiĝas krucigante la krurojn)
Mi ĉeestas!
La Profesoro
Bonan tagon… (Fiksante lin per la rigardo kaj al si mem.) Tiu ĉi estas la alia… (Laŭte.) Mi pensas, ke por hodiaŭ ni havas ekzercon de verkado, ĉu ne vere? (Esplorante kajeron.) Jen estas en mia notlibro. (Legante.) "Por la filoj de komandoro Barboza, ekzercoj de verkado kaj kilogramo da kafo"… (La knaboj ridas. Korektante.) Ne, la kafo estas por mi. (Fermante la kajeron.) Kia temo?
Edmundo
Laŭvola.
La Profesoro
Laŭvola… Tre bone. Kaj… ĉu vi ambaŭ ĝin faris?
Alberto kaj Edmundo (samtempe)
Jes, sinjoro.
La Profesoro
Tre bone.
Terezo (al Alberto, mallaŭte)
Sidu dece.
La Profesoro
Sinjoro Alberto. (Alberto stariĝas.) Legu vian ekzercon.
Alberto
Nature?
La Profesoro
Kompreneble.
Alberto
Iafoje vi postulas, ke ni legu emfaze.
La Profesoro
Jes, vi estas prava. Sed hodiaŭ mi volas, ke vi legu nature.
Alberto (legante dolĉe)
"Tagiĝo."
Edmundo (surprizita)
"Tagiĝo!"
Alberto
Pro kio la miro? La profesoro diris, ke mi evitu la malklarecon: pli klara ol la tagiĝo… nur la tagmezo.
Edmundo
Sed ankaŭ mi…
La Profesoro
Sol lucet omnibus. La suno lumas por ĉiuj.
Alberto (superece)
Kiu scias, ĉu Dio faris la tagiĝon, nur por ke mia klera frato ĝuu kaj priskribu ĝin?
Terezo
Ne koleriĝu.
Alberto
Mi ellitiĝis je la kvina: panjo povas atesti, kion mi diras; mi iris en la ĝardenon por surprizi la unuan lumradion. Kion mi vidis, tio estas tie ĉi, bona aŭ malbona. (Dum la legado, Edmundo ne povas sin moderigi, esprimante per gestoj nereteneblaj sian indignon. La profesoro signofaras, ke li kvietiĝu; Terezo devigas lin sidiĝi, lin kvietigas. Alberto ne maltrankviliĝas kaj proporcie, laŭ li legas, grandiĝas lia entuziasmo): "Malforta koloro heligas serenan la ĉielon. La rando de l’ horizonto ruĝetas, koloriĝas per purpuro – oras trio strekas ĝin, brilegante. La nestoj vekiĝas, kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco. La arboj rebrilas, malseketaj de roso; gutoj brilantaj ektremas sur la delikataj folioj, kaj la akvoj rapidetaj kantas murmure…"
Edmundo (ne povante sin reteni)
Sed tio estas el mi!
La Profesoro
Silentu!
Edmundo
Li forŝtelis.
Terezo
Tion oni ne diras!
La Profesoro
La verbo "forŝteli", de la vidpunkto de la ĝentileco, estas neregula, neregulega. Ĝi ne estas dirinda, ĝi ne estas konjugaciinda, ĝi ne estas uzinda.
Edmundo
Eĉ kiam ĝi estas la esprimo de la vero?
La Profesoro (kategorie)
Nunc et semper! Nun kaj ĉiam!
Alberto (tre kviete)
Ĉu mi povas daŭrigi?
Terezo
Jes, vi povas.
Alberto (daŭrigante)
"…kantas murmure…"
La Profesoro
Kiel bonege!
Alberto
"…kantas murmure kaj agrable. La brutaro blekas sur la kampoj; sonorilo aŭdiĝas de malproksime; la kulturisto aperas ĉe la pordo de sia kabano, kaj, feliĉa, rigardante la leviĝantan sunon, suprenlevas la manojn, kvazaŭ por danki al la Kreinto la bonfaron de la lumo." Mi finis (sidiĝas).
La Profesoro
Lukse bele! Lukse bele! Nun sinjoro Edmundo. Mi jam scias, ke vi elektis la saman temon, sed ne estas temoj, ne jam pritraktitaj de la poetoj… Nihil novi sub sole. Nenio nova sub la suno… kaj ĉiam aperas novaĵoj. La verko de via frato estas bonega, sed la via povas esti pli bona. Ni vidu.
Edmundo
Sed ĝi estas la sama… Mi certigas, ke Alberto kopiis… Mi ne legos. (Lasas la verkaĵon sur la tablo. Terezo, nerimarkite, forprenas ĝin, kaj malferminte libron, kaŝas la paperon inter la folioj.)
Alberto
Ĉu mi kopiis?!
Edmundo
Ja, vi kopiis!
Terezo
Sed kiel tio okazis?
Edmundo
Tie ĉi mem. Mi estis fininta mian taskon, kiam Alberto eniris, demandante, ĉu mi jam faris la ekzercon. Mi respondis jese, kaj li, kiu estas ruza, eklaŭdis min: "ke mi certe skribis belan paĝon, ke mi estas talentplena, ke mi versofaras admirinde…" kaj…
La Profesoro
…kaj vi lasis la fromaĝon fali.
Edmundo
La fromaĝon?! Kian fromaĝon?
La Profesoro
Jes, kiel ĉe la fablo de l’ korvo kaj la vulpo.
Edmundo
Post multe da babilado, da bedaŭro, li petis, ke mi donu al li la verkon por ĝin montri al Aŭgusto. Mi, naive, transdonis al li…
Alberto
Vi mensogas!
Terezo (admone)
Alberto!
La Profesoro
Do, ekzistas malhonestaĵo.
Edmundo
Jes, sinjoro, kaj la viktimo estas mi.
Alberto (atakante)
Ekpruvu! Li diras, ke mi iris por montri la verkon al Aŭgusto. Do, vokigu Aŭguston, kaj li diru, ĉu li jam vidis min hodiaŭ.
Edmundo
Tion mi kredas. Vi ne kunestis kun li, vi estis kopiante tion, kion mi faris.
Alberto
Mi skribis mian verkon matene; mi lasis ĝin en la paperujo, kaj poste mi iris en la ĝardenon. Sinjoro mia frato ne forlasis la ĉambron… Kion li tie faris, mi ne scias.
Edmundo
Eble vi volas diri, ke mi estis kopianta vian inspiraĵon?
Alberto
Mi ne diris tiom.
La Profesoro
Fine, unu el vi alpropriigis al si fremdan verkon. La kulpulo sin prezentu, kaj mi promesas mian pardonon.
Terezo
Momenton, profesoro. Relegu vian verkon, Alberto.
Alberto
Tre volonte. (Malvolvas la paperon kaj legas kviete.) "Malforta koloro…"
Terezo
(ŝajnigante legi en la libro, samtone)
…"heligas serenan la ĉielon." (Movo de Alberto. La du knaboj sin interrigardas, mirigite. La profesoro ŝanĝas la okulvitrojn maltrankvile.)
Alberto
"La rando de l’ horizonto ruĝetas,"
Terezo
…"koloriĝas per purpuro…"
La Profesoro
Eksterordinare!
Alberto (per voĉo tremanta)
– "ora strio…"
Terezo
…"strekas ĝin, brilegante." (Ridetante.) Daŭrigu…
Alberto (jam konfuzite)
"La nestoj vekiĝas…"
Terezo
…"kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco." Daŭrigu!
Alberto (per voĉo preskaŭ neaŭdebla)
"La arboj rebrilas…"
Terezo
"Malseketaj de roso…"
La Profesoro
Kian mirindegan memorkapablon vi havas!
Terezo
Antaŭen!
Alberto (kolerete)
Mi ne legos plu.
Terezo
Tute ne estas necese. Ambaŭ vi meritas severan punon, ĉar ambaŭ vi estas kulpuloj de la sama krimo. La elĉerpaĵo estis malnoble kopiita el Alexandre Herculano.7
La Profesoro
Kiel! Mistifikaĵo!.. (Ŝanĝas la okulvitrojn.) Ho!
Edmundo (mirigite)
Kopiita! el Alexandre Herculano! Panjo vi eraras.
Terezo (montrante la libron)
Vidu tie ĉi (momento de silento).
Alberto
Mi jam sciis. (Al Edmundo.) Ĉu mi ne diris al vi, ke mi senmaskigos vin?
Edmundo
El Alexandre Herculano… Sed tio estas neebla!
La Profesoro
Kial neebla, se ĝi estas en la libro?
Edmundo
Mi certigas…
Alberto
Mi tion faris intence. Vi pensis, ke vi trompas min. Mi estos ĉio, kion vi volos, escepte malsaĝulo. (Arogante.) Ĝi estas kopiita el Alexandre Herculano… Mi vidis, kiam li estis kopianta; mi notis la numeron de la paĝo kaj mi decidis konfuzigi lin … per ŝercaĵo.
Terezo
Ĉu vi?
Alberto
Jes, patrino, mi mem. En ĉi tiu domo estas nur unu persono, kiu laboras: tiu estas sinjoro Edmundo. Ĝi estas perfektaĉo, tia verko. Mi same kapablas verki poemojn.
Edmundo (priokupita)
El Alexandre Herculano…! Dio mia! sed kiel tio okazis?! mi neniam vidis verkon el Alexandre Herculano… Ho! jes! mi legis "Eŭriko", sed jam antaŭ tre longe. (Afliktita.) Mi freneziĝas.
Alberto (sarkasme)
Ho, frato mia! Tiu ne estas la unua korbo, kiun vi faras.8
Terezo (stariĝante, severe)
Sufiĉe! (Al Edmundo.) Do, vi ne kopiis?
Edmundo
Mi ĵuras, panjo…
Terezo
Ne ĵuru. Sufiĉas, ke vi diru: jes aŭ ne.
Edmundo (fiere)
Ne!
Alberto
Kaj li neas!..
Terezo (al Alberto)
Kaj vi?
Alberto (senĝene)
Mi kopiis…
Terezo
El Alexandre Herculano.
Alberto
Kompreneble.
Terezo
Profesoro, la verko, bona aŭ malbona, estas originala el Edmundo (Movo de la knaboj – ĝoja, de Edmundo; indigna, de Alberto.) Mi uzis artifikon, kaj la rezultato preterpasis ĉion, kion mi esperis. Jen estas la originalo de Edmundo, kiu min servis por la lego; la verko de Alexandre Herculano, kiu estas en mia mano, estas … la nunjara almanako. (Al Alberto.) Kaj nun? Ĉu vi havas ion por diri kontraŭ via frato?
La Profesoro (al si mem)
Tiu virino havas sangon de Salomono en siaj vejnoj.
Alberto (konfuzite)
Mi ŝercis…
Terezo
Vi ŝercis? Ne! vi havigis al vi ludilon miksitan el mallaboremo, el malnobla flato, el mensogo, kaj plie el kalumnio. Nur unu el tiaj elementoj sufiĉas por makuli unu vivon. Vi uzis ilin samtempe, kaj via ago devas resti kiel ekzempla malvirto. Memoru ĝin, kaj korektiĝu. Kaj pro kio vi vidas vin humiligita? Ĉu pro tio, ke vi estas malsprita? Ne. Pro tio, ke vi estas malsanulo? Ne. Pro tio, ke vi ne disponas je tempo por labori? Ne. – Simple pro tio, ke vi estas mallaborema.
Alberto (sin ĵetante en ŝiajn brakojn)
Panjo … mi promesas…
Edmundo (kortuŝita)
Lasu lin, panjo. Li ne faris malbonintence. Alberto estas bonkora.
Alberto
Kaj honorama, mia frato; vi vidos! (Eliras plorante. Terezo lin sekvas.)
La Profesoro
(ŝanĝante la okulvitrojn, post silento)
Vi, mia amiketo, antaŭgardu vin: aŭdu la belajn vortojn, sed evitu, ke la fromaĝo defalu el via beko. Vulpoj ekzistas ĉie kaj centope, kaj ili scias kanti, eĉ plezurige.
(Kurteno.)