Kitabı oku: «La Batalo de l' Vivo», sayfa 2
"Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio ĉi?"
"Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l' batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon."
"Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu ĉi batalo de l' vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ĝi estas propre malbona historio."
"Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco – eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj – faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, – faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo kaj instrui lin konfidi al ĝi kaj esperi, se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio ĉi jam multe signifas."
La ambaŭ fratinoj aŭskultis kun streĉita atento.
"Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi".
Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.
"Ne je Vi!" diris Britain.
"Je kiu do?"
"Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzaĵo."
"En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!" ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. "Ĉu Vi scias, kie Vi estas? Ĉu Vi volas esti forpelita?"
"Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion."
Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain – nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon – prezentis sian efektivan staton de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l' animo kaj forte ilin malestimis.
"Sed kun tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la doktoro. "Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie ĉi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!"
"Se mi ĝin faros – sed Vi scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante.
"Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio ĉi, Marion?"
Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri – sed ŝi ĝin ne diris – ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.
"Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni."
"Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas", diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu Vi scias legi, sinjorino Newcome?"
"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency.
"Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas", diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?"
"Iom", respondis Clemency.
"La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato ŝercante.
"Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon."
"La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion ĝi signifas?"
Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato".
"Ŝi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.
"Se ŝi havas ian propraĵon", aldonis Craggs.
Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambaŭ parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas.
"Ha, tiel, fraŭlino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?"
"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency.
"Aŭ Newcome. Ĉu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?"
Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain – tio ĉi nin malmulte interesas. Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.
"Tio ĉi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?"
"Ĝi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu".
Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio ĉi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs.
"Kaj la kribrilo?" daŭrigis demandi Snitchey.
"La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li".
"Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey.
"Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato."
"Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj – kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas – kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de nia sinjoro Craggs."
"Sendube", diris Craggs.
"Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko", diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, "ni kiel eble pli baldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas".
Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie li estas; ĉar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraŭ la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraŭ la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraŭ la argumentoj de la ambaŭ kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio – kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento, ĉar ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj ĉiam estis preta fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo – dume venis kun la inko kaj ankoraŭ plu faris al li utilan servon per tio, ke ŝi per puŝo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis.
Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata ĉe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon – la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero aŭ devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimiĝis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antaŭe trarigardi antaŭ ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribaĵo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io ĥina) kaj turni la folion, por vidi, ĉu sur la dua paĝo ne estas skribita io danĝera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaŭ rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ĝin forlasi. Mi ne rakontos ankaŭ, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido ĉe la penso, ke ŝi estas persono grava, metis sin per siaj ambaŭ kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaŭ ol ŝi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj ŝi bezonis tre multe da inko kaj kiujn ŝi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l' vivo.
"Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred."
"Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu sekundon! Marion – tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo – ne forgesu tion ĉi! Mi metas Marion'on en viajn manojn."
"Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris Grace.
"Mi kredas ĝin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon!"
"Tiel vi pensas?" rediris ŝi kun trankvila rideto.
"Kaj tamen, Grace – fratino mi preskaŭ dirus."
"Diru ĝin!" ŝi lin vive interrompis. "Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie."
"Tiel fratino", diris Alfred, – "kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ŝin ne pro mi forprenus."
"La kaleŝo estas sur la altaĵo!" ekkriis Britain.
"La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro.
Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto.
"Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante konfidas al ŝi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaŭ ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam ĝi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace'on feliĉa, antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin."
La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi tenis ĉirkaŭprenite sian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.
"Kaj kiam la tempo venos, se ĝi iam devas veni", diris Alfred – "mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉi la plej bone, kaj Grace estas ĉiam prava – la tempo, kiam ŝi bezonos koron de amiko, al kiu ŝi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni ĝojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel ŝi meritas!"
Ĉiam ankoraŭ la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.
"Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj", diris Alfred, "tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata – precipe tiu ĉi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaŭ."
"La kaleŝo veturas tra l' arbaĵo", ekkriis Britain.
"Jes! Mi estas preta – kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis; tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados kiel triobla tago de naskiĝo. Ne vere, mia kara?
"Jes!" diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. "Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ. Kaj Dio vin gardu!"
Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis, ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.
"Adiaŭ, Alfred!" diris la doktoro. "Paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu en tiu ĉi – ha, ha, ha! – Vi scias, kion mi volas diri – pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu ĉi sama malsaĝa stato de l' animo, mi kontraŭ Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos."
"Sur la ponto!" ekkriis Britain.
"Ĝi venu!" diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. "Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel Vi nur povos! Adiaŭ, sinjoro Snitchey! Adiaŭ, sinjoro Craggs!"
"Ĝi venas jam!" ekkriis Britain.
"Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco – vian manon, Britain – Marion, mia plej kara koro, adiaŭ! Fratino Grace, ne forgesu!"
La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.
La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.
"Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara", diris Grace. "Via fianĉo, mia koro. Rigardu!"
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.
"Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas ĝin rigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron."
PARTO DUA
Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj – ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile – oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.
La ekspedejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta ĉambro sur la unua etaĝo, kun malalta malluma plafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste, dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.
Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la ekspedejo, kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.
Kaj tamen de tiu ĉi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.
Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribita "nobelo Michael Warden", ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone.
"Jen estas ĉio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon".
"Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita?" diris la kliento kaj suprenrigardis.
"Ĉio", respondis sinjoro Snitchey.
"Nenio restas por fari, Vi diras?"
"Absolute nenio", estis la respondo de la advokato.
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.
"Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, Vi pensas?" li komencis post minuto denove.
"En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-Britanujo kaj Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey.
"Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?" daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la domo.
"Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!"
"Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke Vi faris ĉion, kion Vi povis, tion ĉi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado – ".
"Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento.
"Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas."
Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris:
"Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?"
"Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj – ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs – ses aŭ sep jarojn".
"Ses aŭ sep jarojn ne manĝi!" diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.
"Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara", diris Snitchey. "En la daŭro de tiu ĉi tempo Vi povus sole per montrado sin jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke Vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al Vi.
"Kion do Vi al mi konsilas?"
"Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus Vian propraĵon. Sed en tiu okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas al Vi eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden."
"Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis milojn!"
"Tion ĉi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, "tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon. La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
"En la vero, mia estimata amiko" – sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs."
"Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En la vero, miaj estimataj amikoj", – li klinigis sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon – "ankoraŭ vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi."
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
"Mi estas ne sole terure enŝuldigita", diris la kliento, "sed ankaŭ terure – ".
"Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey.
"Jes!" diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante la ambaŭ advokatojn. "Terure enamita."
"Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey.
"Ne en heredantinon."
"Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?" daŭrigis demandadi la advokato.
"Ne riĉa, kiom mi scias – esceptinte je beleco kaj virto."
"Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun akcento.
"Kompreneble!"
"Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.
"Tamen!" respondis la kliento.
"Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey.
"Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden.
"Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone."
"Ni scias tion ĉi bone", ripetis Craggs.
"Mi eble ankaŭ scias", estis la respondo de la kliento. "Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?"
"Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris sinjoro Snitchey, "kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj – ".
"Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu Vi pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?"
"Mi pensas, sinjoro", diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj – kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias – la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio scias kiom da subsangaĵoj antaŭ la muro de l' ĝardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler – nia kliento, sinjoro Craggs."