Kitabı oku: «Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua», sayfa 2
10. SUR STRATO
(Sceno el efektiva vivo.)
Sur strato promenas gravega sinjoro:
Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta,
Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro,
Senzorga, trankvila, fiera, sensenta.
Subite al li knabineto aliras.
Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa, —
Plorante, ŝi manon etendas kaj diras:
«Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!»
– For, for, abomena, senhonta knabino!
Labori vi devas, almozon ne petu!..
Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino
Por ke je almozo vi brandon aĉetu?
«Ho, ne, estimata, aminda sinjoro!
Patrino… ho, mia karega patrino!
Ŝi, eble, jam mortis en tiu-ĉi horo…
Malsana ŝi estas… – Ne, truda knabino,
Foriru, foriru! Al via rakonto
Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera.
For, for! ne mensogu! Al vi estas honto
Pasantojn trompadi per vido mizera!..»
Kaj ree promenas gravega sinjoro
Kun plena ventrego, kun vido kontenta,
Kun nigra animo, kun ĝojo en koro,
Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta…
11. NAJTINGALO
(Malgrandrusa kanto.)
Ne pepadu, najtingalo,
En mateno frue,
Ne pepadu, malgrandeta,
Sub fenestr’ proksime…
Via kanto estas bela,
Vi bone kantadas,
Vi, feliĉa, jepariĝis
Kaj nesteton havas.
Mi, mizera, malfeliĉa,
Sen nesto, sen paro, —
Kaj ne povis mi en mondo
Kun ĝojo kantadi.
Flugu, kantu vi al tiuj,
Kiuj bone vivas:
Ili de kantado via
Multe amuziĝus.
Sed al mi kantado via
Bruston nur disŝiras.
Koron pikas, kaj animon
Turmentas senfine!..
Strigo – birdo por mi restu:
Ĝi ploras, ne kantas…
Ploru, strigo, kaj ĝemegu,
Morton al mi voku!..
12. FROSTETO
(Rusa kanteto.)
Ho, frosteto kara,
Rusa vi bravulo!
Iras vi en gantoj
Kaj en fela ĉapo!
Ho, frosteto kara
Kun vangetoj ruĝaj!
Korpon vi frostigas,
Sed anim’ varmiĝas!
Ĉu frostet’ memoras,
Kiam kun knabino
Sur glitveturilo,
Kvazaŭ birdo, flugis
Mi en nokt’ malluma?
Kaj al mi mallaŭte
Ŝi kun am’ murmuris:
«Vi frostiĝis, kara?
Apud mi kuŝiĝu,
Mi vin tuj varmigos!..»
Pelton ŝi malfermas, —
Kaj ĉe blanka brusto
Bone mi varmiĝas!..
Ŝiaj okuletoj
Fajreretojn ŝutas,
Kaj vangetoj ŝiaj
Kvazaŭ flamo brulas, —
Mia fajra koro
Ankaŭ ekbruliĝas…
Ho, frosteto kara,
Rusa vi bravulo,
Ja por mi vi ĉiam
Estis frat’ aminda!
13. FASTANTOJ
(Fablo.)
Profite en urbo sekalon vendinte
Kaj monon por ĝi ricevinte,
Antono reiris kun ĝojo
Al hejmo. Subite sur vojo
Rabistoj duope al li alŝteliĝis…
De ili forkuri rapide li penis,
Sed ili lin kaptis, kaj monon deprenis,
Kaj poste, lin mem mortiginte, foriĝis.
Lasinte arbaran densejon,
Rabistoj eniris drinkejon.
Al ili mastro brandon donas,
Kolbason, ŝinkon li proponas…
Sed unu rabisto al mastro rediras:
«Vi estas sendube tre granda pekulo, —
Je via propono senfine mi miras!..
Forgesis pri tio vi, senprudentulo,
Ke fasto hodiaŭ ja estas, —
Ĝi sankta por ni ĉiam restas…»
Ĉu ne ekkonas vi, legantoj,
Vin mem en tiuj-ĉi fastantoj?
14. HUSARO
(El Puŝkin.)
Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris: «min diabl’ devigis
En loko loĝi malbonega!
Ni ĉiam tie-ĉi restadas
En turka kvazaŭ batalado:
Nur solan supon ni manĝadas
Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie-ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon…
Nek via skurĝ’, nek vorto bona
Admonas tie-ĉi virinon!..
Jen urbo Kiev! lando kia!
En buŝon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo ĉia, —
Kaj kiaj tie virinetoj!..
Ne estas eĉ domaĝ’, je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!..
Malbone estas nur per tio…»
– Per kio? Volu min sciigi! —
Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo —
Li diris – estas vi, sed igi
Vin miri povas mi – spertulo.»
«Aŭskultu: regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz’ foriĝis.
Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
Ni vivis pace, tute bone,
Al mi Mario humiliĝis,
Ne diris vorton eĉ malbone.
Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam pace, sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis
Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble, —
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io, – mem diabl’ kredeble.
Mi pensis: kial baptanino
Sin levas nokte? Kiu volas?
Tre juna estas ŝi virino
Kaj tial, eble, ŝi petolas!..
Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj’ ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent’ kun granda forto).
Kaj vidas mi: ŝi forrampetis
De forno, prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis
Disblovis apud forn’ fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis,
Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo!
«Ŝi eble estas sorĉistino»,
Mi pensis, kaj de forn’ rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas.
Mi flaris: ia acidaĵo…
Mi plankon verŝis el botelo:
Forflugis – kia mirindaĵo! —
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo:
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia, —
Kaj ĉio: tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi, —
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon… Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo:
Mi flugis, – kien? mem ne sciis,
Kun forto tranĉis nur aeron,
Al steloj mi: «pli dekstren» kriis…
Kaj jen ekfalis mi sur teron.
Jen mont’. Sur ĝi kaldronoj bolas.
Kaj oni faras ian ludon:
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran’ edzigas judon.
Mi kraĉis… Flugas jen Mario:
«For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos!..» – Kio?!
– Nu, mi ne estas timemulo:
Vi ne kriegu! Kie vojo
Al hejmo estas? – «Jen sidiĝu
Sur fornan feron, – kun malĝojo
Respondis ŝi, – kaj tuj foriĝu!..»
– Vi volas, ke husar’ sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu vi malsaĝulino!..
– Ĉevalon!.. «Prenu, malsaĝulo!»
Ŝi efektive diris veron:
Jen antaŭ mi ĉeval’-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido —
Kaj tuj.. al forno mi alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas…
Ĉevalo tute jam forestas,
Kaj mi sur benko rajde sidas:
Jen kia strang’ okazo estas!»
Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo, —
Li diris, – estas vi, sed igi
Vin miri povas mi – spertulo.»
15. GARANTIO
(El Ŝiller.)
Damon’ unu fojon mallaŭte trairis
Kun akra tranĉilo sub bask’ al tirano —
Al Dionisio, – sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran’ al li diris:
«Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?»
– Mi sanktan promeson ekvolis plenumi… —
«Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»
– Jam longe al morto mi estas pretita,
Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono, – ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, —
Ĉe vi – do mi povas amikon restigi. —
Kruele ekbrilis tirana rigardo,
Kaj jen li eldiris post kelka silento:
«Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed bone vi tamen memoru, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagojn, – kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos.»
Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diris: «tiran’ min aljuĝis krucumi,
Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi…
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis
Por fraton edzigi…» Kaj li ĉirkaŭprenis
Amikon kaj petas: «Ho, restu, karulo,
Vi por garantio ĉe malbonegulo!»
Amiko volonte konsentis, kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio…
Damono edziĝon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj ĉiam pri sia amiko pensante…
Subite tre forta ventego fariĝis,
Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego, —
Kaj jen riveretoj de mont’ ekruliĝis,
Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis…
Damono al ponto rapidas de monto, —
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
Li vagas sub pluvo sur bord’ de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas ŝipeton,
Sed vane, – neniu ĉar kun malespero
Ekvolos batali kun brua rivero…
Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis:
Je maro ĝi larĝa simila fariĝis.
Kaj jen lian koron plenigis doloro —
Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas:
«Kompatu! – li petas kun granda fervoro —
Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!»
Sed vane kompaton de Zeŭso li petas:
Ventego, kaj ondoj, kaj pluv’ ne ĉesiĝas,
Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas, —
Kaj tempo forpasas… Damono formetas
De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Per brusto nur ondon, kun mort’ batalante…
Kaj jen li jam estas sur bordo, – elŝiris
Sin mem li el brakoj teruraj de morto,
Kaj multe dankem’ al favoro de sorto
Rapidas li plu… Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono, – kaj ili malpace
Ĉirkaŭis lin tute, rigardas minace.
«Ho, kion vi volas, krimuloj? – li diris —
Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion, —
Sed vivo ne estas jam mia!» Li iris
Al ili, de unu bastonon elŝiris,
Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis,
Aliajn – do ĉiujn facile forigis.
Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton,
Kun granda teruro atendis li morton, —
Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn, – ĉu tie-ĉi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?!..»
Kaj – kio-do? – ŝajnas al li, murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero:
Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Damono – kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al ĝi superforte li tuje vagetas,
Soifon brulegan kun ĝoj’ kvietigas
Kaj korpon malsanan en ĝi refreŝigas
Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero:
Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
Sur vojo al urb’ du migrantoj jen iras,
Damono – do ilin sur voj’ preteriras.
Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
Kaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!..»
Tumulto piedojn al li flugiligas, —
En lia animo – senfinaj teruroj…
Kaj jen Sirakuzoj! Nur suprojn de turoj
Malalta jam suno facile origas:
Jam estas vespero!.. Kaj li rapidigas
Ankoraŭ pli paŝojn, – kaj vidas – en strato
Renkontas lin lia servant’ Filostrato.
– Revenu, ĉar ĉio jam estas finita!
Li diris malgaje: – en urbon ne iru,
Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Li estas jam al ekzekuto metita.
Li kredis ĝis fin’, ke li estos trompita
Neniam de sia amik’, kaj nenio
Lin povis devigi ne kredi je tio… —
«Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Kaj se mi ne povas de mort’ liberigi
Amikon, mi devas min ankaŭ mortigi:
Tirano ne diru, ke kuris de morto
Mi nur dank’ al mia anima malforto!
Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Sed sciu, ke homoj kaj amas, kaj kredas!..»
Vespere Damon’ Sirakuzojn eniras
Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Kaj oni jam tute amikon preparas,
Por lin ekzekuti… Kun forto traŝiras
Amason popolan Damono kaj diras:
«Mi morton deziris de Dionisio, —
Mi estas krimulo, li – nur garantio!»
En granda mirego popol’ silentiĝas…
En ĝojo amikoj tuj sin ĉirkaŭprenas,
Kaj ploras, – pri kio – neniu komprenas,
Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝas…
… Minaca tirano pri ĉio sciiĝas;
Li je amikeco tiela tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras:
«Vi tute min venkis, senfine mi miras!..
Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
Kaj se mi ne tute al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»
NEVOLA MORTIGINTO
(Rakonto.)
I
Varmega tago jam finiĝis,
Tre bela sun’ adiaŭ diris
Al tero, kaj alproksimiĝis
Trankvila nokto. Mi reiris
Al domo mia kaj koleris,
Ĉar tutan tagon mi ĉasadis,
Kaj mia ĉaso ne prosperis:
Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis.
Sur mia voj’ en unu loko
Al lago venis mi, kaj vidas
Sur ĝia bordo kun fiŝhoko
Konata maljunulo sidas.
Mi lin salutis: «helpu Dio!»
– Mi dankas, – maljunulo diras.
«Nu, eble, vi, pro kompanio,
Kun mi jam hejmen kune iras?»
– Ho, ne, sinjoro! mi intencas
Tre longe sidi, – dankas kore;
Vi finis ĉason, mi komencas, —
Nenion kaptis mi ankoraŭ.
Sed eble vi malmulte provos
Fiŝetojn kapti? Mi fiŝhokon
Provizan havas, tial povos
Al vi mi servi, – prenu lokon. —
Mi tuj konsentis, ĉar laciĝis
Mi kaj apenaŭ mi iradis, —
Fiŝhokon prenis kaj sidiĝis
Sur laga bord’. Ni paroladis
Pri mia ĉaso malprospera.
Al maljunulo mi rakontis
Kun fajro forta kaj sincera
Pri tio, kion mi renkontis
En ĉaso, li do tre atente
Rakonton mian aŭskultadis
Kaj nur korkaĵon diligente
Sur akvsupraĵo observadis. —
II
Mi eksilentis. Maljunulo
Fiŝhokon sian plibonigis
Kaj diris: «kiam mi junulo
Ankoraŭ estis, mi pasigis
En ĉaso tutan tempon mian.
Sed nun mi ĉasi tute ĉesis,
Forĵetis eĉ pafilon mian,
Kaj kiel teni ĝin – forgesis.»
Je tio miris mi kaj petis,
Ke li sciigu min, pro kio
Pafilon, ĉason li forĵetis?
«Tre longa estas historio!»
Al mi malgaje li rediris,
Per griza kapo balancante,
Kaj li subite eksopiris,
Rakonti, ŝajne, ne volante.
Sed jen silenton li ĉesigas
Kaj, cigareton ekfumante,
Komencis: «eble vi devigas
Min rakontadi, atendante
Ekaŭdi ĝojan historion?
Se tiel estas, mi certigi
Vin devas, ke al vi nenion
Tre gajan povas mi sciigi!»
– Vi vane tiel opinias, —
Rediris mi al maljunulo.
«Ne vane, ĉar mi bone scias,
Pri kio pensas eĉ junulo!»
Kaj ree li eksilentinte,
Fiŝhokon sian plibonigis;
Sed post momento, ekĝeminte,
Li jam sen halto ekdaŭrigis.
III
«Aŭskultu. Antaŭ dudek jaroj
Mi ofte kun pafil’ ĉasadis,
Kaj jen en tiuj ĉi arbaroj
Mi multajn tagojn pasigadis.
Ankoraŭ tiam troviĝadis
Multego da sovaĝaj kaproj,
Kaj en arbar’ sin renkontadis
Eĉ ursoj kaj teruraj aproj.
Jen iam vintre en mateno
Sur kampo, apud mem arbaro
Ĉasistoj estis en kunveno.
Mi ankaŭ estis. Jam hundaro
De ĉeno forte sin ŝiradis
Kaj, ne havante paciencon,
Aeron frostan nur flaradis,
Sentante baldaŭ jam komencon.
Ni ankaŭ, ĉason atendante,
Malpaciencaj jam fariĝis,
Kaj, tre mallaŭte parolante,
En ĉeno ĉiuj ni stariĝis…
IV
Subite en densejo sonis
Trumpeto forta, – mi ektremis:
Per tio ĝi signalon donis,
Ke estas ursoj… Mi ekpremis
Pafilon mian kaj instinkte
Nevole ĉirkaŭ ekrigardis:
De mi proksime, sin arminte
Tre bone, oficiro staris.
En manoj tenis li pafilon,
Ĉe zono larĝa kaj lakita
Pistolon havis kaj tranĉilon.
Mi estis tute konvinkita,
Ke tiel brava militisto
Sendube estas kuraĝulo,
Ke vera estas li ĉasisto
Kaj tial estos ne timulo;
Sed bedaŭrinde mi eraris!..
Mi tamen devas plu rakonti…
… Mi ĉe arbara rando staris
Kaj urson tie ĉi renkonti
Mi tre esperis, ĉar mi scias
Kutimojn ursajn… Jen mi aŭdas, —
Al mi «vin gardu» iu krias…
Antaŭen bone mi rigardas
Kaj, – kia granda mirindaĵo! —
Subite mi proksime vidas
Ursegon: ĝi en arbetaĵo
Senmove kaj silente sidas
Kaj kvazaŭ pensas, kien devas
Ĝi kuri? ĉie estas baro…
Jen multepeze ĝi sin levas
Kaj tuj eliras el arbaro.
V
Mi kelkajn paŝojn posten faris,
Min al pafilo jam almetis,
Kaj urson pafi min preparis,
Sed… ho, teruro! mi faletis
Je ŝtipo kaj subite teron
Mi tute falis kaj… ekpafis…
Por mi ekvidis mi danĝeron
Grandegan: urson mi ne trafis!
Ĝi tre rapide kun kriego
Sur min sin ĵetis kaj kun forto
Min premis, ŝiris per ungego…
Jam tre proksime estis morto!..
Mi oficiron ekrigardis —
Kaj kun teruro mi ekvidis,
Ke li sin mem nur bone gardis,
Ĉar li jam kuri for rapidis…
Tranĉilon preni mi intencis, —
Ne povis, ĉar min urso premis…
Mi fortojn perdi jam komencis
Kaj de doloro mi nur ĝemis…
VI
Subite pafo!.. Urso saltis
De mi tuj, tute min lasinte,
Kaj ĝi de mi proksime haltis. —
Jen liberecon eksentinte,
Min levis mi kun malfacilo,
Al urso mem mi alŝteliĝis
Kaj ĝin ekbatis per tranĉilo:
En gorĝon rekte ĝi eniĝis…
Mi bone trafis, – urso mortis.
Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis, —
Sed mi malforton ne elportis
Kaj falis… Ili min subtenis
Kaj portis al glitveturilo…
Subite vidas mi – aliris
Kun sia bela batalilo
Jen oficiro; li ekmiris:
«Ho, kio tie ĉi fariĝis?
Mi estas tute ekfrapita!
Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?»
Per tio ĉi indignigita,
Ekkriis mi: «arogantulo!
Vi ĉion tute bone vidis,
Sed vi, malnobla timemulo,
De mi forkuri ekrapidis!»
Kaj en incito mi minuta
Min levis el glitveturilo
Kaj lin kun mia forto tuta
Mi tuj ekbatis per tranĉilo…
Mi vidis sangon, aŭdis krion,
Sed mi nenion jam komprenis,
Ĉar tute perdis mi konscion…
Mi falis. – iu min subtenis…
VII
Mi sen konscio longe restis,
Kaj kiam mi ekkonsciiĝis, —
En malsanejo mi jam estis.
Vespero jam alproksimiĝis…
Nenion tute mi komprenis…
Tre longe kuŝis mi silente
Kaj ion rememori penis…
Jen venis iu. Tre atente
Li ekrigardis min kaj diris:
«Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?»
Li tute ĝis mi mem aliris,
Murmuris: «bone, mi kontentas…»
Proksime li de mi sidiĝis
Kaj ekparolis: «nu, ĉasisto,
Vi eble jam ekprudentiĝis?
Respondos jam al esploristo?»
Je tio ĉi mi tre ekmiris
Kaj ne respondis; li daŭrigis:
«Al mi pli frue vi ja diris,
Ke lin sendube vi mortigis…»
Subite ĉion mi komprenis…
Ekkriis laŭte mi, ekpenis
Min levi, – kaj denove svenis:
Malsana korpo ne eltenis!..
VIII
Terure tempon mi pasigis!
Kaj mia korpo kaj animo
Suferis… ho, de viv’ senigis
Mi homon!.. Kun senfina timo,
Malpacience mi atendis
Severan juĝon, – mi ploradis,
Al Dio mi petegojn sendis,
Mi ĝemis, mi freneziĝadis!
Sed baldaŭ tute mi saniĝis,
Suferojn parte mi eltenis
Kaj nun pli forta mi fariĝis.
Kaj jen terura tago venis:
Nun mi, anstataŭ malsanejo,
Kun malmodera tremo vidis,
Ke en majesta mi juĝejo
Sur benko de juĝatoj sidis.
Min puno tute ne timigus,
Mi ĝin eĉ volis en animo,
Ĉar sole ĝi min liberigus
De min preminta ŝarĝa krimo…
Sed mi timegis, ke ĵurintoj
Min sen bedaŭro ekkulpigos
Kaj de aliaj mortigintoj
Min tute ne diferencigos.
Ho, Dio! mi, honesta homo,
Eterne estos kondamnita
Kaj mia senmakula nomo
De ĉiuj estos mallaŭdita!..
IX
Jen ekparolis prokuroro;
Mi tre atente aŭskultadis, —
Sed frapis forte mia koro,
Kaj mi nenion komprenadis…
Li finis; advokat’ komencis
Pravigi min, – li multe penis;
Kaj lin kompreni mi intencis,
Sed vane: ree ne komprenis!..
Nur tion bone mi sciiĝis,
Ke nun mi estas en juĝejo,
Ke malbonulo mi fariĝis
Kaj estos en malliberejo…
X
Ĵurintoj iris konsiliĝi,
Post ili ankaŭ nun juĝantoj
Eliris, – eble por nutriĝi…
Mi restis sola kun gardantoj.
Duono pasis nur da horo,
Ĵurintoj dum konsiliĝadis,
Sed mia malfeliĉa koro
Centjaron kvazaŭ suferadis!
Priskribi, kio min turmentis
En tiu temp’ – ne estas eble,
Kaj kion tiam mi trasentis,
Por mi eĉ mem ne kompreneble!
Se povas vi vin mem prezenti
Starantan antaŭ pafilego,
Ekpafi preta, – kion senti
Vi devus, – mia jam timego,
Kredeble, estos komprenita;
Alie – tute kun nenio
Ĝi povas esti komparita!
Esperis sole mi je Dio…
Subite pordo malfermiĝis:
Ĵurintoj kaj juĝantoj venis…
Al mi kapturno komenciĝis,
Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis…
XI
Konsciiĝinte, mi min trovis
Sur lito, hejme; min domanoj
Ĉirkaŭis, – mi do movi povis
Nek per piedoj, nek per manoj,
Ĉar tute mi ekmalfortiĝis…
De ŝarĝa krimo pravigita,
Honesta ree mi fariĝis,
Sed longe estis mi premita
Per tio, ke animo mia
De krimo estas pravigita
Per juĝo homa, sed ne Dia!
De tiu tempo mi forlasis
Jam tute ĉason kun pafilo,
Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasis
Jam kun nenia batalilo…»
Li eksilentis. Jam finiĝis.
Malluma nokto, kun rideto
Mateno roza proksimiĝis,
Nebulo flugis sur lageto…
Kaj jen, levinte nin, de lago
Ni kun akiro nun foriris.
Nur kiam venis hela tago,
Al domo mia mi aliris.
BORIS GODUNOV
(Dramo de A. Puŝkin.)
Ĉambro en Kremlo (20 Februaro 1598)
Princoj ŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ
Vorotinskij.
Ni estas rajtigitaj urbon gardi,
Sed, ŝajne, ni nenion havas fari:
Malplena – Moskvo, ĉar post patriarko
Al monaĥejo eĉ popol’ ekiris.
Per kio, pensas vi, finiĝos ĉio?
Ŝujskij.
Per kio? Tre facile estas scii:
Popolo krios kaj ankoraŭ ploros,
Boris ankoraŭ, kvazaŭ malsobrulo
Ĉe brando, eksulkiĝos tre malmulte,
Kaj, fine, dank’ nur al favoro sia,
Humile preni kronon li konsentos,
Kaj poste – poste li komencos regi
Denove, ree.
Vorotinskij.
Sed monat’ jam pasis,
Dum li en monaĥejo kun fratino
Forlasis tute, ŝajne, mondan vivon.
Nek patriarko, nek bojaroj noblaj
Ĝis nun lin kun sukceso konvinkadis;
Aŭskultas li nek larmajn admonadojn,
Nek varmajn petojn, nek ploregojn Moskvajn,
Nek voĉon eĉ de Granda Konsiliĝo.
Fratinon lian oni vane petis,
Ke ŝi Boris’on benu por reĝado;
Je li simile, monaĥin’-reĝino
Fortika estas kaj neelpetebla.
Boris, videble, ŝin al tio igis.
Nu, kio estos, se reganto vere,
De zorgoj regnaj forte lacigita,
Ne prenos tute tronon senpotencan?
Vi kion diros?
Ŝujskij.
Diros mi, ke vane
Verŝiĝis sango de infan’-reĝido, —
Kaj diros, ke Dimitrij povus vivi.
Vorotinskij.
Terura estas krimo!.. Sed ĉu vere
Boriso pereigis lin?
Ŝujskij.
Sed kiu?
Sed kiu Ĉepĉugov’on subaĉetis?
Kaj kiu ankaŭ sendis Bitjagovskij’n
Kun Kaĉalov? Ugliĉon tuj sendita
Sur lok’ esplori tiun ĉi aferon,
Postsignojn freŝajn tie mi eltrovis:
Ja, tuta urbo estis atestanto,
Urbanoj ĉiuj tre konsente diris;
Kaj, reveninte, mi per unu vorto
Krimulon povus tute pereigi.
Vorotinskij.
Kaj kial do vi lin ne pereigis?
Ŝujskij.
Li, mi konfesas, tiam min konfuzis
Per sia aroganta trankvileco;
Li min rigardis tiam kvazaŭ prava:
Min pri detaloj multe li demandis, —
Kaj jen al li ripetis sensencaĵon
Mi tiun saman, kiun li deziris.
Vorotinskij.
Malbone, princo.
Ŝujskij.
Kion do mi farus?
Al Teodoro ĉion dirus eble?
Sed ĉiam ĉion aŭdis li kaj vidis
Per aŭdo kaj rigardo Godunova:
Se tute mi certigus lin je ĉio, —
Boriso lin je mala ekcertigus,
Kaj poste oni, eble, min forsendus
Kaj tiam, kiel ankaŭ mian onklon,
Min eĉ sufokus en malliberejo.
Ne fanfaronas mi, sed se okazus,
Nenia ekzekuto min timigus;
Mi – ne timulo, sed – ne malsaĝulo,
Kaj mi ne volas vane preni maŝon.
Vorotinskij.
Terura estis krimo!.. Sed kredeble
Jam pento turmentadas mortiginton, —
Kaj certe sango de infan’ senkulpa
Malhelpas lin, ke tronon li alprenu.
Ŝujskij.
Transpaŝos; li ne estas tre timema!..
Honoro granda estos por Rusujo!
Tataro, sklav’, bofrato de Maluto,
Krimulo, en anim’ ekzekutisto,
Akceptos kronon, sceptron Monomaĥan!..
Vorotinskij.
Ne glora estas li, – ni – multe pli!..
Ŝujskij.
Mi pensas, jes.
Vorotinskij.
Ja Ŝujskij, Vorotinskij…
Ĉu scias vi? naturaj estas princoj.
Ŝujskij.
Naturaj, kaj devenas de Rjuriko.
Vorotinskij.
Aŭskultu, princo, – ni ja havas rajton
Heredi Teodoron.
Ŝujskij.
Eĉ pli multe,
Ol Godunov.
Vorotinskij.
Ja efektive!
Ŝujskij.
Vidu:
Se Godunov ruzadi ne forlasos,
Komencu ni popolon ekscitigi,
Foriru ili tute de Boriso:
Da princoj propraj ili multe havas
Kaj tial povas kiun ajn elekti.
Vorotinskij.
Ni estas multaj, idoj de Rjuriko,
Sed estas van’ batali kun Boriso!
De ni popolo tute malkutimis,
Forgesis, ke ni estas Rjurikidoj,
Ĉar longe ni jam restas sen provincoj
Kaj longe nur al reĝoj ni servadas, —
Sed li popolon tutan jam ensorĉis
Per amo, per timigo kaj per gloro.
Ŝujskij (rigardas fenestron).
Kuraĝos li, sed ni… Silentu! Vidu:
Popolo iras reen en senordo, —
Ni kuru, kaj sciiĝu, ĉu jam fino?..
Ruĝa Placo
Popolo
Unua.
Neelpetebla! Li de si forpelis
Bojarojn ĉiujn, pastrojn, patriarkon.
Malsupren ili tute vane falis;
Brilanta trono forte lin timigas.
Dua.
Ho, Dio mia! Kiu nin regados?
Malĝojo estas!
Tria.
Jen sekretario,
Eldiros li decidon magistratan.
Popolo.
Silentu! Jen sekretario diras;
Aŭskultu!..
Ŝĉelkalov (sur Ruĝa perono).
Granda Konsiliĝ’ decidis
Ankoraŭ lastan fojon sin returni
Al malĝojega koro de reganto:
Denove morgaŭ sankta patriarko,
En Kreml’ farinte plej solenan preĝon,
Antaŭirata per standardoj sanktaj,
Kun ĉiuj sanktfiguroj Dipatrinaj,
Ekiros, – kaj kun li bojaroj ĉiuj,
Nobeloj multaj, elektitaj homoj
Kaj loĝantaro Moskva ortodoksa, —
Ni ĉiuj iros kaj reĝinon petos,
Ke ŝi kompatu nian orfan Moskvon
Kaj ŝi Borison benu por reĝado.
Vi iru nun kun Dio viajn domojn
Kaj preĝu, – flugu al ĉielo sankta
Fervora preĝo de ortodoksuloj. —
(Popolo disiras.)
Knabina Kampo
Nova-Knabina Monaĥejo. Popolo
Unua.
Eniris ili de reĝin’ ĉambreton;
Boris eniris kaj bojaroj noblaj
Kun patriarko.
Dua.
Kio do?
Tria.
Ankoraŭ
Obstinas li; espero tamen estas.
Virino (kun infano).
Ne ploru! Nu, silentu, ĉar vin lupo
Tuj prenos kaj formanĝos! Nu, silentu!
Unua.
Ĉu ni ne povas trans barilon rampi?
Dua.
Ho, ne! Malvaste estas eĉ en kampo,
Ne sole tie! Baroj kaj tegmentoj,
Etaĝoj ĉiuj de preĝeja turo,
Kupoloj ĉiuj kaj eĉ ĉiuj krucoj
Pleniĝis je popolo.
Tria.
Estas bone!
Unua.
Sed kia bruo estas!
Dua.
Jes… Aŭskultu!
Popol’ ekkriis; kvazaŭ ondoj falas
Popolaj vicoj… jen ankoraŭ! Frato,
Jam nia estas vico: nu, genuu!..
Popolo (sur genuoj; krio kaj ploro).
Kompatu, nia patro! Nin potencu!
Ho, reĝu, patro!
Unua (mallaŭte).
Kial oni ploras?
Dua.
Ne scias mi! Bojaroj, eble, scias
Nur bone tion.
Virino (kun infano).
Kial vi ne ploras?
Jam oni devas plori nun!.. Jen lupo!
Ploregu tuj! (Infano ploras.)
Tre bone!..
Unua.
Ĉiuj ploras —
Ni ankaŭ kio?
Dua.
Mi ne havas larmojn.
Ankoraŭ kio?
Unua.
Ĉu mi povas scii!..
Popolo.
Li prenis kronon! Tute li konsentis!
Li estas nia! Vivu, reĝ’-Boriso!
Kremlaj ĉambroj
BORISO, Patriarko, Bojaroj
Boriso.
Ho, sankta patro kaj bojaroj noblaj!
Animo mia estas malkovrita:
Vi ĉiuj vidas, ke mi prenas sceptron
Kun granda timo kaj kun humilego.
Tre malfacila estas devo mia!
Heredas mi potencojn Iohanajn,
Heredas ankaŭ mi anĝelon-reĝon!..
Sanktulo vera, mia patr’ potenca!
Ekvidu larmojn de fidelaj sklavoj,
Kaj sendu vi al tiu, kiun amis,
Kaj kiun tie ĉi vi ekaltigis,
Sanktegan vian benon por reĝado:
Ke regu mi popolon mian glore,
Ke estu mi kaj justa, kaj bonega.
Al mi vi helpu nur, bojaroj gloraj,
Kaj servu, kiel vi al li servadis,
Ankoraŭ kiam kune ni laboris
Por bono de popolo nia Rusa.
Bojaroj.
Neniam ni je nia ĵur’ perfidos.
Boriso.
Nun iru kaj salutu ni jam ĉerkojn
De formontintaj potenculoj Rusaj,
Kaj poste – tutan vi popolon voku
Festenon fari, – voku tute ĉiujn:
Je ĉiuj mi senfine estos ĝoja.
(Li foriras, bojaroj ankaŭ.)
Vorotinskij (haltiginte princon Ŝujskij).
Divenis vi.
Ŝujskij.
Sed kion?
Vorotinskij.
Vi memoras?
Ne longe?..
Ŝujskij.
Ne, nenion mi memoras.
Vorotinskij.
Sed kiam ja popol’ knabinan kampon
Ekiris…
Ŝujskij.
Nun ne estas temp’ memori;
Konsilas mi forgesi iafoje…
Cetere tiam per mallaŭdo ŝajna
Deziris mi nur vin malmulte provi,
Deziris mi ekscii viajn pensojn;
Sed jen popolo jam salutas reĝon —
Foreston mian povas li rimarki,
Mi sekvu lin. (Li foriras.)
Vorotinskij.
Ho, ruza kortegulo!
Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo
(1603 j.)
PIMENO, GRIGORIO (dormanta)
Pimeno (skribas antaŭ sankta lampo).
Ankoraŭ unu lasta nur rakonto, —
Kaj mia jam kronik’ finita estos;
Kaj mi plenumos devon, kiun Dio
Al mi ordonis. Dio min ne vane
Devigis longe tie ĉi vivadi
Kaj legi min kaj skribi ekinstruis:
Monaĥo ia laborema iam
Laboron mian tre fervoran trovos,
Bruligos, kiel mi, li lampon sanktan,
Kaj de kroniko polvon forskuinte,
Rakontojn miajn verajn li transskribos, —
Ke sciu idoj de ortodoksuloj
Pasintan sorton de patruja lando,
Ke reĝojn siajn grandajn rememoru
Por laborad’, por bono kaj por gloro;
Kaj por pekado, por mallumaj krimoj
Humile Dion pardoneman preĝu.
En maljuneco mi denove vivas;
Pasinta ree antaŭ mi trapasas…
Ĉu longe fluis ĝi, je agoj plena,
Ondante, kvazaŭ granda oceano?
Ĝi estas nun silenta kaj trankvila:
Malmulte da personoj mi memoras,
Malmultaj ankaŭ vortoj min atingas, —
Alia do – pereis senrevene!
Sed tago estos tuj, forbrulas lampo…
Ankoraŭ unu lasta nur rakonto. (Skribas.)
Grigorio (vekiĝinte).
Denove tio sama! Trian fojon!
Ho, sonĝo malbenita!.. Jen li sidas
Kaj ĉiam skribas antaŭ lamp’, – videble
Okulojn tutan nokton li ne fermis.
Tre amas mi trankvilan vidon lian,
Precipe kiam pri pasintaj jaroj
Kronikon sian skribas li; mi ofte
Diveni provis, kion li priskribas:
Ĉu pri regad’ malluma de tataroj?
Ĉu pri ekzekutadoj de Johano?
Ĉu pri popola brua konsiliĝo?
Ĉu pri patruja gloro? Tute vane!
Nek en rigardoj, nek sur lia frunto
Tralegi oni povas liajn pensojn;
Kaj ĉiam vid’ – humila kaj majesta…
Sekretario griza tiel same
Trankvile vidas kulpajn kaj senkulpajn,
Egale aŭdas bonon kaj malbonon,
Kaj nek kompaton, nek koleron scias.
Pimeno.
Ĉu vi vekiĝis, mia frato?
Grigorio.
Benu,
Min, sankta patro mia.
Pimeno.
Dio benu
Hodiaŭ vin, kaj ĉiam, kaj eterne.
Grigorio.
Vi ĉiam skribis kaj ne dormis tute,
Kaj mian koron longe pekaj revoj
Turmentis, kaj diablo min konfuzis.
Mi sonĝis, kvazaŭ per ŝtuparo kruta
Mi turon venis, – kaj de alta pinto
Ekvidis Moskvon, kvazaŭ formikejon;
Sur plac’ malsupre estis multaj homoj, —
Kun rido ili ĉiuj min montradis;
Kaj mi timegis, kaj mi hontis kune, —
Kaj falis mi rapide kaj vekiĝis…
Tri fojojn tion saman mi sonĝadis.
Ĉu ne mirinde?
Pimeno.
Juna sango ludas;
Per preĝo kaj per fasto kvietiĝu,
Kaj viaj sonĝoj je vidaĵoj bonaj
Pleniĝos. Jen ĝis nun ankoraŭ, ĉiam,
Se mi ne preĝas longe antaŭ nokto —
Ne dormas mi trankvile kaj senpeke:
Mi sonĝas tiam jen festenojn riĉajn,
Militistaron, jen batalojn bruajn, —
Amuzoj senprudentaj de juneco!
Grigorio.
Junecon vian gaje vi pasigis!
Batalis vi sub turoj de Kazano,
Armeon Litvan iam vi rebatis,
Kortegon luksan de Johano vidis!
Feliĉa vi!.. Kaj mi de knabaj jaroj
En monaĥejo, plej mizera, vivas!
Sed kial mi ne povas bataladi
Kaj festenadi en palacoj reĝaj?
Mi povus, kiel vi, en maljuneco
De mondo vanta tute min forigi
Kaj meti min trankvilan monaĥejon.
Pimeno.
Ne plendu, ke vi frue pekan mondon
Forlasis, ke malmulte da tentaĵoj
Al vi potenca Dio sendis. Kredu:
Ensorĉas ofte gloro nin kaj lukso,
Kaj tre malica amo de virinoj.
En vivo mi per multo plezuriĝis;
Sed vere trovis mi feliĉon plenan
Nur kiam monaĥejon mi eniris.
Memoru, filo, vi pri grandaj reĝoj:
Pli alta kiu estas? Sola Dio.
Kuraĝas kiu kontraŭ reĝ’? Neniu
Sed ofte ora krono ilin premas —
Anstataŭ ĝi kapuĉon ili prenas.
Johano reĝo serĉis trankviliĝon
En simileco de laboroj niaj;
Palac’ kun ĉiuj ĝiaj fieruloj
Je monaĥejo tute similiĝis:
Servantoj en kapuĉoj, en harvestoj,
Novicoj fariĝadis kaj monaĥoj,
Kaj reĝo mem abato estis pia.
Vidadis mi en tiu sama ĉambro
(En ĝi Kirilo pia tiam vivis,
Verema viro; tiam mi jam ankaŭ
Eksciis dank’ al Di’ sensignifecon
De mondo), – tie ĉi mi vidis reĝon
De ekzekutoj kaj de pensoj lacan:
Enpensa, pia, li, Minaca, sidis;
Ni ĉiuj antaŭ li senmove staris,
Kaj li kun ni mallaŭte paroladis.
Li diris al abat’ kaj al frataro:
«Ho, patroj miaj; venos iam tago —
Kaj tie ĉi pro savo mi jam estos;
Vi, Nikodim’, Sergio kaj Kirilo,
Alprenu vi promeson mian sanktan:
Alvenos mi, krimulo malbenita,
Kaj al piedoj viaj, sankta patro,
Falinte, pia mi monaĥ’ fariĝos.»
Parolis tiel plej potenca reĝo,
Kaj dolĉe fluis liaj bonaj vortoj,
Kaj ploris li. Kaj ni kun larmoj preĝis,
Ke Dio bona sendu amon, pacon
Al lia peka, malkvieta koro. —
Kaj filo lia Teodor’? Sur trono
Pensadis ĉiam li pri paca vivo
De Diservanto. Li palacon reĝan
Aliformigis en monaĥan ĉambron;
En tiu ĉambro ŝarĝaj reĝaj pensoj
Ne indignigis jam animon lian.
Ekamis Dio reĝan humilecon,
Kaj ja sub li Rusuj’ en granda gloro
Konsolis sin, – kaj kiam li mortadis,
Nepriskribebla mirindaĵ’ okazis:
Al lia lito venis viro luma,
Videbla sole nur al pia reĝo, —
Kaj Teodor’ kun li interparolis
Kaj nomis lin plej granda patriarko…
Kaj ĉiuj estis forte timigitaj,
Ĉielan tiun vidon kompreninte,
Ĉar antaŭ reĝo sankta patriarko
En ĉambro tiu tiam ne troviĝis.
Kaj kiam mortis li, palaco tuta
Pleniĝis tuj per sankta bonodoro,
Vizaĝ’ do lia, kvazaŭ suno, brilis. —
Jam ne ekvidos ni tielan reĝon!
Ho, plej terura, granda malĝojego!
Ni kolerigis Dion, ni ekpekis:
Regnestron ni de reĝo mortiginton
Elektis!
Grigorio.
Longe jam, ho sankta patro,
Demandi vin deziris mi pri morto
De juna Dimitrio; vi ja tiam,
Mi aŭdis, estis en Ugliĉ’.
Pimeno.
Memoras!..
Devigis Dio min malbonon vidi, —
Terura peko! Tiam mi Ugliĉon
Pro ia novicaĵ’ sendita estis.
Mi venis nokte. Jen matene frue
Ekaŭdis mi tumultan sonorilon…
Kriego, bruo… Oni kuras korton
Reĝinan… – ankaŭ mi, – kaj tie estas
Jam tuta urbo… Vidas mi reĝidon:
Jen mortigita li sur tero kuŝas.
Reĝin’ – patrino apud li en sveno,
En malespero ploras nutristino, —
Kaj jam popol’ furioziĝe trenas
Malpian perfidintan vartistinon…
Subite jen kruela, tute pala
Aperas tie Judo – Bitjagovskij.
«Jen, jen krimulo!» ĉiuj tuj ekkriis,
Kaj oni lin disŝiris. Poste multaj
Ekkuris post aliaj tri krimuloj;
Kaŝintajn sin krimulojn oni kaptis
Kaj alkondukis al infan’ malviva:
Ho, mirindaĵo! – malvivul’ ektremis!
«Ekpentu!» al krimuloj oni kriis;
Kaj en teruro granda sub hakilo
Ekpentis ili – kaj Borison nomis.
Grigorio.
De kia aĝ’ reĝido tiam estis?
Pimeno.
Sep-jara, ŝajne; nun li sekve estus —
(Dek jaroj pasis jam… Ne, ne, pli multe:
Dek du.) – li estus via samaĝulo
Kaj reĝus; Dio do alie volis.
Per tiu ĉi rakonto mi nun finos
Kronikon mian; jam de tiu tempo
Malmulte mi eniĝis mondon. Frato,
Ellernis vi legadon kaj skribadon,
Al vi transdonas mi laboron mian.
Libera kiam estos vi de preĝo,
Ne filozofiante nur, priskribu
Vi ĉion, kion vi en vivo vidos:
Militon, pacon, kaj regadon reĝan,
Kaj mirindaĵojn ĉiujn de sanktuloj,
Kaj profetaĵojn, kaj ĉielajn signojn, —
Al mi do tempo estas jam ripozi,
Estingi lampon… Sed sonor’ jam estas
Al sankta preĝ’… Servantojn benu, Dio!..
Al mi bastonon donu, Grigorio… (li foriras.)
Grigorio.
Boriso!.. Ĉio antaŭ vi tremadas!
Neniu memorigi vin kuraĝas
Pri sorto de infano malfeliĉa;
Kaj en malluma ĉambro jen ermito
Teruran tie ĉi raporton skribas…
Kaj tiel de terura juĝo Dia,
Vi ankaŭ juĝon mondan ne evitos!..
Ĉambroj de patriarko
PATRIARKO kaj Abato de ĈUDOVA MONAĤEJO
Patriarko.
Kaj li forkuris, patro abato?