Sadece LitRes`te okuyun

Kitap dosya olarak indirilemez ancak uygulamamız üzerinden veya online olarak web sitemizden okunabilir.

Kitabı oku: «Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua», sayfa 4

Yazı tipi:

Dua.

Meso finiĝis; nun fariĝas preĝo?

Unua.

Kio do? oni jam malbenis lin?

Dua.

Mi staris en vestiblo kaj aŭdis, ke diakono anoncis: Griŝko Otrepiev estu malbenita!

Unua.

Malbenu, malbenu; reĝinon ne interesas Griŝko.

Dua.

Kaj al reĝo unu oni kantas eternan memoron.

Unua.

Eternan memoron al viva! Ho, kiaj ili estas malpiuloj!

Tria.

Jen bruo! Ĉu ne reĝo?

Kvara.

Ne, tio ĉi estas frenezulo.

(Eniras Frenezulo, en fera ĉapo, pripendigita per ĉenoj kaj ĉirkaŭita per Knabetoj.)

Knabetoj.

Fera ĉapeto! Fera ĉapeto!..

Maljunulino.

Forlasu lin, diabletoj. Preĝu, feliĉulo, por mi peka.

Frenezulo.

Donu, donu, donu kopekon!

Maljunulino.

Jen vi havas kopekon; preĝu do por mi.

Frenezulo (Sidiĝas sur teron kaj kantas):

 
Luno veturas,
Kateto ploras,
Frenezulo, vin levu,
Dion preĝu!
 
(Knabetoj ree lin ĉirkaŭas.)

Unu el ili.

Bonan tagon, frenezulo, kial do vi ĉapon ne deprenas? (frapas lian feran ĉapon). Jen, kiel ĝi sonas!

Frenezulo.

Jen, mi kopekon havas.

Knabeto.

Ne estas vero! nu, montru.

(Deprenas kopekon kaj forkuras)

Frenezulo (ploras).

Oni prenis mian kopekon, oni ofendis frenezulon.

Popolo.

Reĝo, reĝo iras!

(Reĝo eliras el preĝejo; bojaro antaŭe disdonas al malriĉeguloj almozon. Bojaroj.)

Frenezulo.

Boris, Boris! Knabetoj ofendas frenezulon.

Reĝo.

Donu al li almozon! Pri kio li ploras?

Frenezulo.

Knabetoj min ofendas… Ordonu ilin forbuĉi, kiel vi forbuĉis malgrandan reĝidon.

Bojaroj.

Iru for, malsaĝulo! Kaptu malsaĝulon!

Reĝo.

Forlasu lin. Preĝu por mi, frenezulo. (Foriras.)

Frenezulo (tuj poste al li).

Ne, ne! Oni ne povas preĝi por reĝo-Irodo: Dipatrino ne permesas.

Sjevsko 1
Uzurpulo, ĉirkaŭita per siaj homoj

Uzurpulo.

 
Kaptito kie?
 

Polo.

 
Tie ĉi.
 

Uzurpulo.

 
Alvoku!
 
(Eniras rusa kaptito.)
 
Vi kiu?
 

Kaptito.

 
Mi – Roĵnov; nobelo Moskva.
 

Uzurpulo.

 
Ĉu longe servas vi?
 

Kaptito.

 
Monato pasis.
 

Uzurpulo.

 
Ĉu vi ne hontas, ke vi levis glavon
Sur min, Roĵnov?
 

Kaptito.

 
Ne mia estas volo.
 

Uzurpulo.

 
Ĉu vi batalis sub Sjeverskij?
 

Kaptito.

 
Venis
Mi post batalo jam, post du semajnoj.
 

Uzurpulo.

 
Boriso kio?
 

Kaptito.

 
Forte timigita
Per perdo de batalo kaj per vundo
De princ’ Mstislavskij, – kaj li princon Ŝujskij
Alsendis al militistaro.
 

Uzurpulo.

 
Kial
Devokis li en Moskvon Basmanov’on?
 

Kaptito.

 
Meritojn liajn rekompencis reĝo
Per oro kaj honor’. En magistrato
Li estas.
 

Uzurpulo.

 
Ĉi li estis pli necesa.
Nu, kio do en Moskvo?
 

Kaptito.

 
Tre kviete.
 

Uzurpulo.

 
Ĉu oni min atendas?
 

Kaptito.

 
Dio scias;
Pri vi paroli oni ne kuraĝas.
Al unu langon, al alia kapon
Fortranĉas oni. Tia estas tempo,
Ke ĉiutage oni ekzekutas;
Malliberejoj tute jam pleniĝis;
Sur placo, kie nur tri homoj estas —
Spion’ jam tie ankaŭ ĉirkaŭsaltas,
Kaj mem regnestro en libera tempo
Sekretajn raportistojn demandadas.
Pli bone, sekve, tute jam silenti.
 

Uzurpulo.

 
Ne enviinde vivas homoj moskvaj!
Nu, kaj militistaro kio?
 

Kaptito.

 
Kio?
Vestita estas ĝi kaj ankaŭ sata,
Kontenta estas.
 

Uzurpulo.

 
Ĉu ĝi estas granda?
 

Kaptito.

 
Nur Dio scias.
 

Uzurpulo.

 
Tridek miloj estas?
 

Kaptito.

 
Eĉ povas vi kalkuli kvindek miloj!
 
(Uzurpulo enpensiĝas; ĉiuj rigardas unu alian.)

Uzurpulo.

 
Nu! kaj pri mi parolas oni kion?
 

Kaptito.

 
Pri via princa moŝto oni diras,
Ke, se eĉ estus vi fripono, tamen
Bravulo.
 

Uzurpulo (ridante).

 
Tion ĉi mi en afero
Elmontros. Nu, amikoj, ne atendu
Ni princon Ŝujskij; mi vin nun gratulas:
Batalo estos morgaŭ. (Foriras.)
 

Ĉiuj.

 
Vivu Dmitrij!
 

Polo.

 
Batalo! Ili havas kvindek milojn,
Kaj ni apenaŭ havas dekkvin milojn:
Li freneziĝis.
 

Dua.

 
Nu, amiko: polo
Eĉ sola povas venki kvincent rusojn.
 

Kaptito.

 
Vi venkos! En batal’, fanfaronulo,
De unu eĉ forkuros vi rapide.
 

Polo.

 
Se glavon havus vi, arogantulo,
Mi vin (montrante sian glavon) per tio ĉi ekhumiligus.
 

Kaptito.

 
Ho, rusoj tute ne bezonas glavon:
Ĉu vi ne volas tion ĉi, sencerba!
 
(Montras pugnon. Polo fiere rigardas ĝin kaj silente foriras. Ĉiuj ridas.)
Arbaro
Uzurpulo kaj PUŜKIN. (En malproksimo kuŝas mortanta ĉevalo.)

Uzurpulo.

 
Ĉevalo malfeliĉa! Kiel vigle
Eksaltis ĝi hodiaŭ en batalon,
Vundita min rapide kiel portis.
Ĉevalo malfeliĉa!
 

Puŝkin (al si mem).

 
Li bedaŭras
Ĉevalon, dum militistaro tuta
En polvon disbatita nun.
 

Uzurpulo.

 
Aŭskultu,
Ĝi, eble, nur de vundo eklaciĝis
Kaj ĝi ripozas?
 

Puŝkin.

 
Ne, ĝi malviviĝas.
 

Uzurpulo (iras al ĉevalo).

 
Ĉevalo mia! Kion fari? bridon
Forpreni kaj deseli. Malviviĝu
En liberec’.
 
(Li deselas ĉevalon. Eniras kelkaj poloj.)
 
Sinjoroj, bonan tagon!
Sed kial mi ne vidas princon Kurbskij?
Hodiaŭ mi lin vidis en batalo;
Bravulon tuj ĉirkaŭis multaj glavoj,
Similaj je flekseblaj feraj spikoj;
Sed lia glavo levis sin plej supre
Kaj forta krio ĉion supersonis.
Li kie estas?
 

Polo.

 
Oni lin mortigis.
 

Uzurpulo.

 
Ho, estu paco al anim’ kuraĝa!
Sed ni malmultaj post batalo restis!
Kozakoj, perfiduloj malbenitaj,
Krimuloj! vi, nur vi nin pereigis!
Eĉ tri minutojn ili ne eltenis!
Ni ilin punos: dekan mi pendigos!
Rabistoj!
 

Puŝkin.

 
Iu estas, eble, kulpa,
Sed estas ni jam tute disbatitaj
Kaj ekstermitaj.
 

Uzurpulo.

 
Sed afero povus
Tre bona esti; mi unuan vicon
Detruis, sed germanoj nin debatis;
Bravuloj ili estas! jes, bravuloj!
Por tio ilin amas mi; mi nepre
El ili kolegaron mian faros.
 

Puŝkin.

 
Hodiaŭ kie ni pasigos nokton?
 

Uzurpulo.

 
Jen tie ĉi, – en tiu ĉi arbaro.
Eliros frue ni; en Rilsk’on venos
Ni al tagmanĝo mem. Nu, bonan nokton.
 
(Li kuŝiĝas, metas selon sub kapon kaj ekdormas.)

Puŝkin.

 
Agrablan nokton!.. Tute disbatita,
Reĝido, per forkuro sin savanta,
Li, tute kvazaŭ knab’, senzorga estas;
Kredeble Dio mem lin ĉiam gardas, —
Kaj ankaŭ ni, amikoj, ne malĝoju!
 
Moskvo. Reĝaj ĉambroj
BORIS, BASMANOV

Reĝo.

 
Venkita estas li, sed ĉu ni havas
Utilon? ĝojis ni de vana venko.
Kolektis ree li militistaron
Kaj nin minacas de Putivlaj muroj.
Kaj kion do herooj niaj faras?
Ĉe Kromoj2 ili staras, kaj kozakoj
Je ili ridas nur el ĉirkaŭbaroj.
Jen gloro! Ne, ne estas mi kontenta;
Mi kiel estron – vin al ili sendos —
Ne genton, sed nur saĝon – vojevodon
Mi faros; ili pri rangec’ malĝoju!
Jam tempo estas malestimi plendon
De eminenta gento de bojaroj
Kaj plej perean moron fordetrui.
 

Basmanov.

 
Ho, reĝo mia! estu plej benita
Eterne tago, kiam rangajn librojn
Kaj kune ankaŭ kaj malpacojn ĉiujn,
Kaj fierecon gentan flam’ ekstermos.
 

Reĝo.

 
Jam tre proksima estas tiu tago;
Unue nur mi devas humiligi
Popolon.
 

Basmanov.

 
Ho, ŝatinda ĝi ne estas!
Popolo estas ĉiam ribelema:
Ĉevalo vigla tiel mordas bridon,
Indignas tiel knab’ potencon patran;
Ĉevalon do rajdant’ direktas bone
Kaj patro ĉiam knabon ordonadas.
 

Reĝo.

 
Ĉeval’ rajdanton iafoje ĵetas,
Ne ĉiam ankaŭ fil’ al patr’ obeas:
Ni povas nur per severeco granda
Popolon teni. Tiel pensis ankaŭ
Johan’, humiligisto de ventegoj,
Plej saĝa, plej potenca aŭtokrato,
Kaj ankaŭ lia furioza nepo.
Popol’ favoron tute ne sentadas;
Vi faru bonon – ĝi ne diros dankon;
Vi rabu, batu – rezultat’ egala.
 
(Eniras bojaro.)
 
Nu, kio?
 

Bojaro.

 
Gastoj alilandaj venis.
 

Reĝo.

 
Akceptos mi, atendu min, Basmanov,
Vi restu tie ĉi: kun vi bezonas
Paroli mi. (Foriras.)
 

Basmanov.

 
Spirito alta reĝa!
Nur uzurpulon malbenitan venki
Lin helpu, Dio; li ankoraŭ multe
Da bono al Rusujo povas fari.
En lia saĝo bona pens’ naskiĝis —
Ne volas mi, ke ĝi foriĝu. Kia
Por mi areno estos, kiam rompos
Li kornon al bojaroj altagentaj.
Mi konkurantojn en milit’ ne havas;
Mi apud reĝa tron’ unua staros…
Kaj, eble… Sed pro kio estas bruo?
 
(Tumulto, Bojaroj, kortegaj servantoj kuras en senordo, sin renkontadas, kaj murmuretas.)

Unua.

 
Al kuracisto!
 

Dua.

 
Tuj al patriarko!
 

Tria.

 
Reĝidon, li al si reĝidon vokas!
 

Kvara.

 
Konfesprenanton!
 

Basmanov.

 
Kio do fariĝis?
 

Kvina kaj sesa.

 
Ekmalsaniĝis reĝo, reĝo mortas.
 

Basmanov.

 
Ho, Dio!
 

Kvina.

 
Li de tron’ subite falis,
Ekfluis sang’ el buŝ’ kaj el oreloj.
 
(Reĝon oni elportas sur seĝo; tuta reĝa familio; ĉiuj bojaroj.)

Reĝo.

 
Eliru ĉiuj, ĉiuj – kaj forlasu
Kun mi reĝidon solan. (Ĉiuj foriras.) Nu, mi mortas;
Ni kisu nin. Ho, mia fil’, adiaŭ:
Tuj vi komencos reĝi… Dio, Dio!
Al Vi mi tuj aperos – kaj animon
Ne estas tempo per konfes’ purigi!
Mi sentas – filo, vi por mi pli kara,
Ol sav’ anima estas… tiel estu!
Subulo mi naskiĝis, kaj subulo
Mi morti ankaŭ devas en mallumo;
Jen tronon mi atingis – sed per kio?
Vi ne demandu. Vi ne estas kulpa,
Sufiĉe… Nun vi jam laŭ rajto reĝos,
Kaj sola mi al Dio mem respondos.
Ho, filo! ne forlogu vin malvere,
Kaj ne blindigu ankaŭ vin memvole.
En bruaj tagoj prenas vi potencon:
Tre, tre danĝera estas uzurpulo —
Per nom’ terura estas li vestita.
De longa tempo en regado sperta,
Eltenis mi konfuzon kaj ribelon:
En timo oni antaŭ mi tremadis,
Perfido voĉon doni ne kuraĝis;
Sed vi – ne sperta, juna potenculo,
Sub forta fulmotondr’ vi kiel reĝos?
Ribelon bruan kiel vi estingos?
Perfidon kiel vi de vi deturnos?
Sed Dio granda estas! Li junecon
Saĝigas kaj al malforteco donas
Li forton… Jen, aŭskultu: vi unue
Por vi elektu konsiliston bonan,
Fidindan, malvarmegan kaj maljunan,
Amatan de popolo kaj honoran
De gento glora inter bojararo —
Ekzemple, Ŝujskij. Por militistaro
Necesa estas lerta kondukanto:
Vi sendu Basmanovon kaj fortike
Eltenu plendon de bojaroj noblaj.
Vi de junec’ kun mi en magistrato
Sidadis, scias vi regadon regnan;
Ne ŝanĝu vi iradon de aferoj.
Kutim’ – animo estas de potenco.
Mi devis nun denove refarigi
Ekzekutadojn, malfavorojn – povas
Forigi ilin vi; kaj oni benos
Vin, kiel oni benis vian onklon,
Prenintan tronon de Minaca reĝo.
Sed poste iom vi post iom ree
Kuntiru forte regnajn kondukilojn;
Kaj nun vi povas ilin malfortigi,
El mano tamen ne elforlasante.
Favora estu al alilanduloj,
En servon ilin kun konfid’ akceptu.
Konservu religian regularon.
Silenta estu; reĝa voĉ’ ne devas
Sin perdi tute vane en aero:
Ĝi, kvazaŭ sankta son’, anonci devas
Aŭ grandan feston, aŭ malĝojon grandan.
Ho, filo! Vi eniras tiujn jarojn,
En kiuj sang’ ondiĝas de virinoj.
Ho, gardu, gardu vi purecon sanktan
De virguleco kaj fieran honton:
Se iu en juneco plezuriĝi
Kutimis per malvirta sentameco,
En granda aĝo tiu malafabla,
Malforta, sangavida ĉiam estas,
Kaj lia saĝo tute mallumiĝas.
En familio estu ĉiam kapo;
Patrinon vi estimu, sed potencu
Vi mem: vi estas viro kaj regnestro;
Fratinon vian ĉiam vi amadu,
Ĉar sola restas ŝia vi gardisto,
 

Teodoro (sur genuoj).

 
Ne, ne, vi vivu kaj eterne reĝu —
Popol’ kaj ni sen vi pereos tute!
 

Reĝo.

 
Finita estas ĉio – mallumiĝas
Okuloj miaj, jam malvarmon tomban
Mi bone sentas…
 
(Eniras patriarko, monaĥoj; post ili ĉiuj bojaroj; reĝinon oni kondukas sub brakoj; reĝidino ploregas.)
 
Kiu tie estas?
Ha! sankta monaĥigo… Jes, tre bone…
Eksonis horo! Reĝo jam monaĥo
Fariĝas, – ĉerk’ – ĉambreto mia estos.
Atendu, sankta patriark’: ankoraŭ
Mi reĝo estas… Ho, bojaroj miaj!
Jen estas tiu, kiu min heredas, —
Al li potencon mian mi transdonas;
Al Teodoro ĵuru… ho, Basmanov,
Amikoj miaj… antaŭ ĉerk’ petegas
Mi vin: al li fervore, vere servu!
Li tiel juna estas kaj senkulpa.
Ĉu ĵuras vi?
 

Bojaroj.

 
Ni ĵuras.
 

Reĝo.

 
Mi kontentas.
Pardonu do al mi erarojn, pekojn,
Ofendojn volajn kaj sekretajn…
Estas
Mi preta jam, – aliru, sankta patro…
 
(Komenciĝas ceremonio de monaĥigado. Virinojn en sveno oni elportas.)
Tendaro
BASMANOV kaj PUŜKIN

Basmanov.

 
Eniru, tie ĉi libere diru,
Kaj tiel sekve li al mi vin sendis?
 

Puŝkin.

 
Al vi ĉiaman amikecon sian
Proponas li kaj plej unuan rangon
En Moskva regno.
 

Basmanov.

 
Sed sen tio estas
De Teodoro mi jam starigita
Tre alte: de militistar’ mi estas
Unua estro; li pro mi eĉ rangojn
Aristokratajn malestimis tute.
Al li mi ĵuris.
 

Puŝkin.

 
Ĵuris vi al leĝa
De trono heredanto; sed se vivas
Pli leĝa?..
 

Basmanov.

 
Ne, aŭskultu, Puŝkin: kial
Malveron vi parolas? Mi ja scias,
Li kiu estas.
 

Puŝkin.

 
Litvo kaj Rusujo
Jam longe nomis lin «reĝid’ Dimitrij»;
Sed tion ĉi mi tute ne defendas.
Ne ĝusta, eble, li Dimitrij estas,
Li estas, eble, ia uzurpulo;
Nur scias mi, ke frue, aŭ malfrue,
Sed Teodor’ al li ekcedos Moskvon.
 

Basmanov.

 
Dum mi defendas mian junan reĝon,
Ĝis tiu temp’ li tronon ne forlasos;
Da regimentoj ni sufiĉe havas!
Per venko nur mi ilin kuraĝigos, —
Sed kontraŭ mi de vi eliros kiu?
Kozak’ Karelo, eble, – eble Mniŝek?
Ĉu multaj vi? apenaŭ ja ok miloj.
 

Puŝkin.

 
Eraris vi; eĉ tiom ni ne havas.
Mi diros eĉ, ke ni militistaron
Malbonan tute havas, ke kozakoj
Vilaĝojn rabas nur, ke ĉiuj poloj
Nur multe fanfaronas kaj drinkadas,
Ke rusoj… Eĉ paroli mi ne volas, —
Mi antaŭ vi malici ne deziras;
Sed ĉu ekscii volas vi, Basmanov,
Per kio ĉiam fortaj ni restadas?
Ne per militistaroj, ne per poloj,
Sed nur per opinio de popolo.
Memoras vi triumfon de Dimitrij,
Almilitadojn liajn tute pacajn?
Al li sen pafo, sen batalo ĉie
Sin donis obeeme ĉiuj urboj,
Kaj vojevodojn mem popolo ligis;
Vi vidis mem: ĉu viaj regimentoj
Kun li batalis tre volonte? Kiam?
Ankoraŭ apud Godunov! Sed nune?
Ho ne, Basmanov, tre malfrue estas
Disputi kaj inciti ree flamon
De tute finiĝinta jam milito:
Kun via saĝo kaj kun forta volo
Eĉ ne eltenos vi; pli bone estos,
Se vi unua donos plej prudentan
Ekzemplon kaj anoncos, ke Dimitrij
Regnestro leĝa estas, – estos bone,
Per tio lin vi tute kontentigos!
Vi kiel pensas?
 

Basmanov.

 
Morgaŭ vi ekscios.
 

Puŝkin.

 
Decidu.
 

Basmanov.

 
Nu, adiaŭ.
 

Puŝkin.

 
Vi pripensu.
 
(Li foriras.)

Basmanov.

 
Jes, prava li, perfido maturiĝas;
Sed kion faros mi? Ĉu mi atendos,
Ke ribelistoj ankaŭ min kunligu
Kaj al Otrepjev donu? Ĉu ne estos
Pli bone, se mi antaŭvenos ilin
Kaj mem… Sed ĵuron, ĵuron mi perfidos!
Eterne perdos mi honoron mian!
Konfidon de junulo kronportanto
Mi pagos per perfido plej terura!..
Al elpelito estas tre facile
Ribelon kaj konspiron pripensadi;
Sed mi, sed mi, amato de regnestro…
Sed mort’… potenco… de popol’ mizeroj…
 
(Li enpensiĝas.)
 
He! kiu tie estas? (fajfas) Nu, alvenu!
Ĉevalon! Kaj trumpetu tuj kolekton!
 
Ekzekutejo
Iras PUŜKIN, ĉirkaŭita per Popolo

Popolo.

 
Al ni reĝido jen bojaron sendis.
Aŭskultu, kion li al ni parolos.
Alvenu tien ĉi!
 

Puŝkin (sur tribuno).

 
Regnanoj Moskvaj!
Saluti vin al mi reĝid’ ordonis. (Salutas.)
Vi bone scias, kiel zorg’ ĉiela
Reĝidon nian de krimulo savis;
Kaj li krimulon ekzekuti iris,
Sed Dia juĝo batis jam Boris’on.
Rusujo al Dimitrij humiliĝis,
Basmanov mem al li kun pent’ fervora
Jam alkondukis siajn regimentojn,
Al vi Dimitrij iras ame, pace.
Ĉu levos glavon vi, pro kontentigo
Al familio de Boris’, sur reĝon
Plej leĝan kaj sur nepon Monomaĥan?
 

Popolo.

 
Sendube ne.
 

Puŝkin.

 
Regnanoj karaj Moskvaj!
Vi ĉiuj scias, kiam vi suferis
Sub potencado de fremdul’ kruela:
Depagojn, ekzekutojn, malfavoron,
Laboron kaj malsaton vi ekprovis.
Dimitrij do favori vin intencas,
Bojarojn ĉiujn kaj popolon tutan.
Ĉu estos vi obstinaj senprudente?
Ĉu vi forkuros de favoroj liaj?
Sed iras li sur Moskvan patran tronon
Ne sola, sed kun akompan’ minaca.
Ne kolerigu reĝon, timu Dion!
Kaj ĵuru tuj al leĝa potenculo;
Ekhumiliĝu: sendu al Dimitrij
Vi patriarkon kaj bojarojn viajn,
Sekretariojn, elektitajn homojn, —
Salutu ili al regnestro – patro.
 
(Li foriras. Bruo popola.)

Popolo.

 
Pri kio pensi? Li parolis veron.
Dimitrij vivu! vivu nia patro!
 

Vilaĝano (sur tribuno).

 
Popol’! popol’! En Kremlon! Reĝajn ĉambrojn!
Kaj ligu tuj hundidon de Boriso!
 

Popolo. (Rapide kuras en amaso).

 
Dronigi! ligi! Vivu reĝ’ Dimitrij!
Pereu tuta gento de Boriso!
 
Kremlo. Domo de Boriso. Gardantoj apud perono
TEODORO apud fenestro

Malriĉegulo.

Donu almozon, pro Kristo!

Gardantoj.

Iru for! oni ne permesas paroladi kun enŝlositaj.

Teodoro.

Foriru, maljunulo, mi estas pli malriĉa, ol vi: vi libera estas.

(Ksenio sub kovrilo aliras al fenestro.)

Unu el popolo.

Frato kaj fratino – malfeliĉaj infanoj, – kvazaŭ birdetoj en kaĝo.

Dua.

Kiun vi kompatas? Malbenita gento!

Unua.

Patro estis krimulo, infanetoj do estas senkulpaj.

Dua.

Pomo de pomarbo ne malproksime falas.

Ksenio.

Frateto! frateto! Ŝajnas, al ni bojaroj iras.

Teodoro.

Tio ĉi estas Golicin, Mosalskij. Aliajn mi ne konas.

Ksenio.

Ha, frateto, koro formortas!

(Golicin, Mosalskij, Malĉanov kaj Ŝerefedinov; post ili tri pafistoj.)

Popolo.

Disiru, disiru, bojaroj iras.

(Ili eniras domon.)

Unu el popolo.

Kial ili venis?

Dua.

Kredeble, ĵurigi Teodoron Godunov.

Tria.

Efektive. Ĉu vi aŭdas, kia bruo estas en domo?.. Tumulto! oni batalas!

Popolo.

Ĉu vi aŭdas? Krieto! Tio ĉi estas virina voĉo. Eniru… Pordoj estas fermitaj – krioj eksilentiĝis – bruo daŭras.

(Pordoj sin malfermas. Mosalskij aperas sur perono.)

Mosalskij.

Popolo! Mario Godunov kaj ŝia filo Teodoro sin venenis. Ni vidis iliajn malvivulajn korpojn. (Popolo en teruro silentas.) Kial do vi silentas? Kriu: vivu reĝo Dimitrij Johanoviĉ!

(Popolo silentas.)

DEMONO

Orienta rakonto
Parto unua
I
 
Traflugis super peka mondo
Demon’ malgaja, elpelita;
Li estis per bruega ondo
De rememoroj ĉirkaŭita, —
Pri tiu temp’ feliĉa, bela,
En kiu estis li kerubo,
Kometo kiam lin ĉiela
Renkontis kun rideto hela
El forkurinta luma nubo;
Ankoraŭ kiam tra nebuloj
Li rigardadis kun sciemo
En spac’ amason da migruloj
Ĉielaj; kiam li kredema
Ankoraŭ estis kaj amema,
Unua kreitaĵo bona, —
Al li nek dubo, nek malbono
Konataj estis, lia saĝo
Ankoraŭ estis lumigita…
Kaj multe, multe… kaj tutaĵo
Ne povis esti memorita.
 
II
 
Ĉielon longe li forlasis, —
En mond’ li sen rifuĝo estis
Eterno post eterno pasis,
Minuto post minuto, restis
Li ĉiam multe enuanta.
Li, teron pekan posedanta,
Malbonon semis sen plezuro;
Neniu staris al demono
Kontraŭ’ en lia art’ terura, —
Kaj tedis jam al li malbono.
 
III
 
Kaj super suproj de Kaŭkazo
Demono flugis elpelita.
Kazbeko, diamanto kvazaŭ,
Per neĝ’ eterna priŝutita,
Sub li brilegis; ond’ Darjala
Simila je serpento pala,
Kurbiĝis, kaj Terek’ ribela,
Saltante kiel leonino3
Kun vila kolaharo bela
Sur forta kaj potenca spino,
Kriegis; bestoj kaj birdetoj
Je ĝia voĉo atentadis,
De sudo ĝin akompanadis
Amaso ora da nubetoj;
Ŝtonegoj altaj, en dormeto
Al ĝi klininte kapojn grizajn,
Observis kun esprim’ sekreta
Rapidkurantajn ondojn ĝiajn;
Kasteloj multaj sur ŝtonegoj
Minace staris en nebuloj,
Gardantaj kvazaŭ grandeguloj
Ĉe de Kaŭkazo mem pordegoj!
Sovaĝa kaj belega estis
Ĉirkaŭa mondo; tamen restis
Spirit’ fiera malkontenta;
En sia koro tre malpenta
Rigardis li kun malestimo
Kreadon de potenca Dio,
Kaj profundaĵon de animo
Al li penetris tut’ nenio…
 
IV
 
Jen antaŭ li pentraĵ’ alia
De malproksime sin prezentis
Gruzujo per beleco sia
Spiriton de neigo tentis.
Feliĉa, luksa lando kia!
Ruinoj ĉie sin etendis,
Riveroj jen sonor-kurantaj
Sur fund’ el ŝtonoj multkoloraj,
Kaj najtingaloj bonkantantaj
Pri amo flama de senkoraj
Virinoj belaj de montaro;
Jen densa ombro de ĉinaro4,
Ĉirkaŭvolvita per hedero;
Kavernoj, kie ĝis vespero
Timeme kaŝas sin cervaro;
Brilado, vivo kaj bruado
Sonora, dolĉa parolado
Kaj spir’ agrabla de kreskaĵoj;
Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj,
Per ros’ malsekigitaj stelaj
Brilantaj noktoj, kvazaŭ helaj
Okuloj de gruzino juna,
Simila je lumado suna.
Sed, krom envio malvarmega,
Ekscitis de naturo tento
En kor’ demona malbonega
Nenian ŝanĝon eĉ en sento, —
Kaj ĉion, kion nun li vidis,
Li aŭ malamis, aŭ jeridis.
 
V
 
Tre altan domon, korton larĝan
Gudalo princ’ al si konstruis…
De sklavoj ĝi laboron ŝarĝan
Postulis, kaj pro ĝi forfluis
Da larmoj multe el okuloj
De obeemaj servutuloj.
Matene sur montar’ najbara
De ĝiaj muroj ombroj iras;
Jen estas en ŝtoneg’ ŝtuparo:
Ĝi de angula tur’ sin tiras
Al rivereto; kaj Tamaro,
Princino juna kaj tre bela,
En ĉadro5 blanka, ĉiam hela
Tre ofte tie ĉi iradas
Kaj akvon el Aragv’ ĉerpadas.
 
VI
 
Silente de ŝtonego ĉiam
Rigardis domo mallumega;
Sed festo nun en ĝi grandega
Bruegas jen kiel neniam:
Gudal’ forsvatis ĵus filinon
Kaj havis tutan familion.
Jen sur tapiŝoj, sur tegmento
Sidiĝas juna fianĉino
Kun sia bona amikino.
Jen post montaro en silento
Sin kaŝas jam radio suna.
Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenas
Tintilon fianĉino juna.
Jen ŝi ĝin super kapo tenas,
Gracie dancas kaj tintilas,
Jen flugas, jen subite haltas,
Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas, —
Rigardo ŝia hele brilas;
Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras,
Jen naĝas kun teniĝ’ inklina,
Kaj lerte sur tapiŝo iras
Glitanta piedet’ diina;
Kaj ŝi rigardas kun rideto
De bela, ĉasta infaneto.
Radio luna klara, bela
Je tiu ĉi rideto hela,
Plej juna, de mem viv’ donita,
Ne povas esti komparita.
 
VII
 
Mi ĵuras je noktmezo stela,
Kaj je radioj de suriro,
De tago mem kaj de subiro, —
Regnestro de Persujo bela,
Neniu reĝo posedanta
Tielan kisis okuleton;
Nenia eĉ fontan’ ŝprucanta
Per sia roso plej brilanta
Tielan lavis piedeton;
Ankoraŭ man’ nenies tera
Kun amo flama kaj sincera
Tielajn harojn displektadis.
Jes, de komenc’ de mondo nia,
Mi ĵuras, belulino tia
Sub suno suda ne floradis.
 
VIII
 
En patra domo ŝi kun ĝojo
Nun dancas jam en lasta fojo…
De sort’ nenio ŝin defendos:
Ho ve! jen morgaŭ jam atendas
Ŝin, de Gudal’ heredantinon,
De viva liberec’ filinon,
Patrujo fremda, kaj alia
Malgaja sorto de sklavino
En fremda rondo familia.
Kaj ofte bela fianĉino
Malgajon sentis en animo;
Sed tamen ĉiuj movoj ŝiaj
Konservis tiel sin graciaj
Kaj tiel plenaj de esprimo,
Ke, se Demono, traflugante,
En tiu tempo ŝin ekvidus, —
Antaŭon rememoriĝante,
Li, ekĝeminte, – for rapidus…
 
IX
 
Kaj li ŝin vidis… Por momento
Neklarigebla nova sento
Malbonan koron ekondigis.
Dezerton de animo lia
Benita sono troplenigis,
Kaj li en profundaĵo ĝia
Komprenis ion el sankteco
De amo, bono kaj beleco…
Kaj longe tiu ĉi pentraĵo
Per si lin ĉarmis, kaj revaĵo
Pri viv’ feliĉa, kiu pasis,
Lin longe, longe ne forlasis
Per ia forto alforĝita,
Eksciis li malgajon sencan;
Kun nova sent’ konatigita,
Ekaŭdis voĉon li parencan.
Ĝi, eble, renaskiĝo estis?
En lia saĝo nun forestis
Jam vortoj de tentad’ malpia.
Forgeso? ĝin ne donis Dio.
Kaj li ne pensis eĉ pri tio…
 
X
 
Rapidas en malpacienco
Fianĉ’ al festo de edziĝo;
Ĉevalon ĝis subir’ de tago
Li forlacigis. Al Aragvo
Plej bela li feliĉe venas.
Malantaŭ li apenaŭ tenas
Kameloj multaj da donaco
Portaĵon inter ĝiboj altaj, —
En voja malaperas spaco
Ilia vico kun sonantaj
Sub koloj multaj sonoriloj —
De tute bona ord’ montriloj…
De Sinodalo posedanto
Persone estas kondukanto
De riĉa karavano. Lia
Talio lerta kaj gracia
Per zono estas ĉirkaŭita;
Pro moro, ankaŭ pro singardo
Li estas ĉirkaŭpendigita
Per bela, riĉa batalilo:
Ĉe zono – glavo kaj ponardo,
Post dorso – tego kun pafilo,
Tre lukse, arte eltranĉita;
De lia ĉuĥo6 per manikoj
Venteto estas amuzita,
Ĝi per galon’ ĉirkaŭkudrita.
Ĉevala brido kun penikoj;
Brodita estas lia selo
Per multkoloraj riĉaj silkoj;
Sub li ĉevalo flama, bela.
En Karabaĥo edukita,
Je timo ĝi troplenigita,
Ronkante, strabas de krutaĵo
Saltantan ŝaŭmon de ondaĵo.
Danĝera estas vojo bela:
Ŝtonegoj – de maldekstra flanko,
De dekstra-do – river’ ribela.
Malfrue. Nur altaĵo blanka
Lumiĝas; levis sin nebuloj…
Kaj jam rapidas plu migruloj.
 
XI
 
Jen staras preĝejet’ sur vojo…
Sub ĝi jam longe kun malĝojo
Princ’ ia estas enfosita,
Per man’ venĝema mortigita.
De tiu temp’ migranto ĉiu,
Al fest’, aŭ al batal’ iranta,
Ĉe sankta preĝejeto tiu
Haltadis kun teniĝ’ preĝanta;
Kaj preĝo tiu estis gardo
De malamiko kaj ponardo.
Sed nun fianĉo juna, brava
Ne pensis eĉ pri mor’ praava,
Ĉar per malica lin revaĵo
Demono ruza ekondigis:
Nun li sub nokta mallumaĵo
Je fianĉino sin ĝojigis…
Kaj jen antaŭe aperetis
Du homoj… pli… jen ekbriletis
Ankoraŭ io… Jen ekpafo…
Kuraĝa princo, kun papaĥo7
Sur brovojn tute surŝovita,
Eĉ unu vorton ne eldiris;
Sur piedingoj sin levinte,
Pafilon turkan li eltiris, —
Kaj skurĝon supren eksvinginte,
Li kun plej granda kuraĝego
Antaŭen flugas… ree pafo, —
Kaj ĝemo forta, kaj kriego:
Sendube – pafo ne sen trafo…
Ne longe batalad’ daŭriĝis, —
Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis.
 
XII
 
Mallaŭte estas… Sin puŝantaj
Sen ord’ kameloj iafoje
Rigardis kun terur’ sur vojo
Malvivajn korpojn de rajdantoj,
Soniloj sonis kun malĝojo.
Rabita estas karavano,
Kaj sur korparo jam kristana
Flugilojn nokta bird’ etendas!
Ripozo paca de ĉerkujo
Kun patroj kune en Gruzujo
De nun jam ilin ne atendas;
Ne venos tien ĉi patrinoj
En ĉadroj8 longaj, kaj fratinoj,
Por kun sopiro, kun plorego,
Kun ĝemo forta, kun petego
Sin klini antaŭ ĉerk’ ilia!
Sed tie ĉi sur ŝtono voja
Per mano zorga kaj tre pia
Farita estos kruc’ malĝoja;
Hedero nur per branĉo sia
Smeralda, en printemp’ agrabla,
Envolvos ĝin kun vera ĝojo
Kaj kun kareso plej afabla;
Kaj jen, turninte sin de vojo,
Migranto iafoje pia
Ripozos en ombraĵo Dia…
 
XIII
 
Ĉevalo flugas jen sur valo,
Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo;
Jen ĝi subite tute haltas,
Facilan venton aŭskultante,
Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas,
Per hufoj teron ekbatante
Kaj truojn nazajn disŝovante;
Jen ĝi, kolharon eksvinginte,
Antaŭen flugas, frenezinte.
Sur ĝi rajdant’ silenta sidas;
Balancas li per kapo bela
Kaj klinas ĝin al kurbo sela.
Nenion li jam sentas, vidas,
Ne regas li per kondukilo,
En piedingo enŝovita
Piedo lia, kaj kovrilo
Per sango estas makulita…
Saltulo lerta, vi sinjoron
Tuj el batalo liberigis,
Sed kuglo lian junan koron
En mallumego eĉ mortigis!
 
XIV
 
En dom’ Gudala ploro forta,
Amaso da popol’ en korto:
Ĉevalo kies lacigita
Sur ŝtonoj falis ĉe pordego?
Kaj kiu estas mortigita
Rajdanto tiu ĉi? Timego
Konservis sin sur frunto bruna.
En sango estas vesto tuta,
Kaj sur kolhar’ en premo muta
Jam malvarmiĝis mano juna.
Ne longe vi fianĉon vian,
Ho, fianĉino, en gajeco
Al fest’ atendis de edzeco!
Brilante princan vorton sian
Kaj tute vere li eltenis:
Al fest’ li ĝustatempe venis…
Sed nun, ho ve! neniu vidos,
Ke ree sur ĉeval’ li sidos!..
 
XV
 
Je tondr’ simila puno Dia
Al familio flugis gaja!
Falinte, jen sur lito sia
Tamaro ploras, plej malgaja;
Ĉe ŝi ruliĝas larm’ post larmo,
Tre alte, ŝarĝe brusto spiras…
Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ diras
Subite voĉo sorĉa, varma:
« – Ne ploru vane, kara mia!
Ja malvivulon larmo via
Per ros’ brilanta ne vivigos;
De ĝi rigard’ nur klara Dia
Nebula estos, ĝi bruligos
Koloron de vangetoj belaj —
Jes, larmoj estas nur sencelaj;
Li jam ne estos estimanta
Plej indan vian sopiradon;
Ĉielo estas karesanta
Spiritan lian nun rigardon:
Amuzas lin jam sankta kanto…
Ĉu estas senc’ en sonĝoj teraj,
En larmoj de fraŭlin’ sinceraj
Por gast’ de paradiza lando?
Ne, ho anĝelo mia tera,
Al mi vi kredu, kreitaĵoj
De mondo tuta plej malvera
Ne indas unu eĉ momenton
De viaj karaj sopiraĵoj
Kaj vian plej malgajan senton.
 
 
«En aera oceano,
Sen remiloj kaj sen veloj
Naĝas bela karavano
Da graciaj lumaj steloj.
 
 
Inter kampoj travideblaj
En arkaĵ’ ĉiela, alte
Flugas nuboj nekapteblaj
En lanuga ar’ senhalte.
 
 
Jen disiĝas, jen kuniras —
Ili tute ja ne ĝojas,
Kaj estontan ne deziras,
Kaj pasintan ne malĝojas.
 
 
Vi en tago plej turmenta
Rememoru nur pri ili,
Estu vi al ter’ sensenta
Kaj senzorga, kiel ili!
 
 
«Apenaŭ per kovrilo sia
Kaŭkazajn suprojn nokt’ ombrigos;
Apenaŭ mondon sorĉo ia
Per forto sia silentigos;
Apenaŭ vent’ ŝtonegon puŝos
Kaj flavan velkan herbon tuŝos,
Apenaŭ flitos bird’, kaŝita
En ĝi, per vento timigita;
Kaj sub vinbera branĉo bela
Apenaŭ flor’, pro ros’ ĉiela,
Foliojn solvos tre avide;
Apenaŭ luno malrapide
El de montaro sin eklevos
Kaj, rigardante vin, ekrevos, —
Al vi mi ĉiam alflugados,
Gastados ĝis suriro suna
Kaj por anĝelo mia juna
Mi sonĝojn orajn alblovados…»
 
XVI
 
Ĉesiĝis vortoj, formortante
Post sono son’ en malproksimo.
Rigardas ŝi, de lit’ saltante…
Konfuz’ aperis en animo
Neesprimebla: nek ektimo,
Nek flama rav’, nek sopirado.
En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiaj
Samtempe estis en bolado:
Animo de katenoj siaj,
Ligintaj ĝin, sin liberigis,
Kaj koron ia fajr’ bruligis,
Kaj, ŝajne, tiu voĉ’ afabla
Ankoraŭ sonis tre agrabla.
Nur en mateno sonĝo kara
Animon lacan silentigis,
Sed ŝian penson ĝi ondigis
Per revo eksterordinara:
Nebula, muta enmigrinto,
Brilanta per belec’ netera,
Al ŝia kapo sin klininta,
Kun tia amo plej sincera
Kaj kun malĝojo ŝin rigardis, —
Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis.
Ne estis li anĝel’ ĉiela,
Gardanto ŝia sankta, bela:
Kroneto el de sun’ radioj
Ne kuŝis super bukloj liaj;
Kaj ne spirito de infero,
Malvirta turmentit’ terura, —
Ho, ne! li estis bela, pura,
Simila tute je vespero:
Nek tago estis li, nek lumo,
Nek nokto nigra, nek mallumo!..
 
Parto dua
I
 
«Ho patro! patro! min aŭskultu,
Tamaron vian ne insultu!
Mi ploras. Vidu mian ploron!..
Ĝi forsekigas junan koron…
Nenies estos mi edzino —
Al miaj vi fianĉoj diru:
Eterne restos mi knabino
Kaj ili ĉiuj nun foriru.
Post tempo, kiam, mortigita,
Li estis jam enterigita,
Per revoj min neforbateblaj
Spirito ruza tumultigas;
Kaj sonĝoj tre nekompreneblaj
En nokto min maltrankviligas;
Ne povas preĝi mi anime:
Pens’ pia estas malproksime,
Kaj mi en vejnoj fajron sentas…
Sekiĝas, velkas mia koro.
Ho patro! io min turmentas…
Ho, cedu, patr’, al mia ploro!
En sanktan monaĥejon sendu
Filinon vian senprudentan;
Savinto tie min defendu,
Akceptu mian koron pentan.
Por mi forestas gajo luma…
Nur sankta monaĥejo restas:
Ĝi kaŝos min de viv’ malluma,
Por mi ĝi ĉerk’ agrabla estas.»
 
II
 
Kaj monaĥejon tre malluman
Kun parencaro ŝi enpaŝis,
Kaj tie ĉi ŝi bruston junan
Per nigra hara vesto kaŝis.
Sed, kiel sub ŝtofaĵ’ arĝenta,
Sub vesto hara, plej humila,
Frapadis koro maltrankvila
En brusto per revaĵo tenta.
Eĉ ĉe altaro plej brilanta
En daŭro de solena kanto,
Per kiu oni Dion laŭdis,
Konatan ŝi parolon aŭdis.
Sub ark’ preĝeja duonluma
Tre ofte, nur por ŝi vidata,
Figuro glitis tre konata;
En bonodor’ facila fuma,
Brilante kiel stelo, tien
Li loge vokis ŝin… sed kien?
 
III
 
Jen monaĥejo en montaroj,
De tuta mond’ apartigita,
Per vic’ de poploj kaj ĉinaro9
De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita.
Tra ili, post subiro suna,
En ĉambr’ briletis izolita
Lampet’ de monaĥino juna.
Sub ombr’ de belaj migdalujoj,
Ĉe multaj krucoj plej malgajaj —
Gardantoj mutaj de ĉerkujoj, —
Kantadis ĥor’ da birdoj gajaj;
Sur ŝtonoj malvarmetaj fontoj
Trafluis brue kaj saltante,
Kaj, sub superpendantaj montoj
En intermont’ sin kunverŝante,
Ruliĝis inter arbetaĵo,
Per prujn’ kovrita de floraĵo.
 
IV
 
En nord’ montaro estis bela
En bril’ de ĉielruĝo hela; —
Fumeto kiam bluiĝante
Gajigas koron de gruzinoj,
Kaj, orienten sin turnante,
Al preĝo vokas muezinoj10;
Kaj kiam laŭta sonorilo,
De monaĥejo vekigilo,
Tremadas en aer’ matena
En horo paca kaj solena;
Gruzino kiam bela, juna
Deklivas sin de kruta monto
Kun longa kruĉ’ al brua fonto, —
Montaro en lumado suna
Per tuta sia ĉeno bela
Tre longe en altaĵ’ ĉiela
Viola kvazaŭ muro restis.
Kaj en vespero ĝi sin vestis
Per tuko lume-ruĝa, hela.
Plej alta en montar’ parenca —
Kazbeko: en eterna neĝo
En vest’ arĝenta, kvazaŭ reĝo
Ĝi staras forta kaj potenca.
 
V
 
Sed, plena je revaĵo krima,
Ne estis de Tamar’animo
Al ravoj puraj atingebla.
Por ŝi per ombr’ nepenetrebla
Nun mondo estis ĉirkaŭita,
Egale ĉiam kaj per ĉio
Ŝi estis multe turmentita:
Matene per de sun’ radio
Kaj nokte per mallum’ terura.
Apenaŭ nokto superpendas,
Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguro
En frenezeco sin etendas —
Kaj ploras; kaj en nokt’ silenta
Migranto ia kun atento
Aŭskultas, kiel ŝi ploregas,
Kaj pensas li: «spirit’ malpenta
Punita en kavern’ ĝemegas!» —
Kaj li tre akran aŭdon streĉas,
Ĉevalon pelas, savon serĉas.
 
VI
 
Tre ofte en revaĵ’ tremante,
Ĉe mem fenestro en silento
Tamaro sidas meditante;
Ŝi malproksimon kun atento
Rigardas longe kaj sopiras…
Al ŝi do ia voĉo diras:
«Li nepre venos! Sonĝoj viaj
Ne vane ja vin karesadis,
Kaj li kun vortoj flamaj siaj
Kaj kun rigardo plej brilanta
Al vi ne vane aperadis.»
Ŝi longe estas sopiranta,
Pro kio – tute ne komprenas;
Ŝi Dion sanktan preĝi penas,
Sed preĝas lin obstina koro;
De batalado lacigita,
Sur lito kuŝas ŝi kun ploro —
Kusen’ bruligas, sufokita
Kaj timigita, ŝi eksaltas,
Sin levas brusto tre rapide
Kaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltas
Spirado ŝia, kaj, avide
Serĉante brakojn plej pasiajn,
Ŝi strange diras vortojn iajn…
 
VII
 
Gruzujo tuta per kovriloj
De nokto estas jam vestita.
Demon’, per amo forlogita,
Rapidas gaje sur flugiloj
Humilan sanktan monaĥejon.
Sed ne kuraĝis li tuŝeti
Tre longe pacan rifuĝejon.
Kaj unu fojon eĉ forĵeti
Li tute, ŝajne, preta estis
Intencon de animo sia.
Enpensa, jam tre longe restis
Ĉe alta mur’ spirit’ malpia;
Li vagas, kaj de paŝoj liaj
Sen vento tremas eĉ folioj.
Antaŭen li rigardon sendas:
Fenestro estas lumigita, —
Jam longe iun ŝi atendas.
Kaj jen en valo izolita
Eksonis de ĉinhar’11 tintado
Kaj belaj sonoj de kantado;
Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmaj
Mezure unu post alia,
Simile je agrablaj larmoj;
Kaj estis tiu kanto dia
Tre delikata kaj tre bela, —
Ĝi kvazaŭ estis kunmetita
Por tero peka en ĉielo.
Ekvolis, eble, mem anĝelo
Sinvidi kun amiko tera,
Kaj al anim’ de suferanto,
Kun amo sankta kaj sincera,
Ekkantis pri estinta, vera,
Por per belega sia kanto
Forigi lian suferadon?..
Nun amon, ĝian sopiradon,
Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojon
Demono nur unuan fojon
Komprenis… Li en maltrankvilo
Forflugi volas, – sed flugilo
Ne movas sin, ne ŝanceliĝas!
Kaj, – kia mirindaĵ’ senfina! —
Sur vangoj ŝarĝa larm’ ruliĝas…
Ĉe tiu ĉambro monaĥina
Ĝis nun ankoraŭ estas ŝtono,
Trabruligita per plej varma,
Je fajr’ simila flama larmo,
Per ŝarĝa larmo de Demono!..
 
VIII
 
Jen rifuĝejon li eniras,
Por amo preta, li deziras
Jam bonon fari, li komprenis,
Ke nova viv’ por li alvenis.
Ne klara trem’ de atendado,
De necerteco muta timo,
Malĝojo ama, sopirado, —
Unue venis al animo
Fiera, peka de Demono;
Ĝi estis antaŭdir’ malbona…
Eniras de neig’ spirito
Kaj vidas: antaŭ li kerubo,
El sankta paradiz’ sendito,
Gardant’ de pekulino bela,
En vest’ facila, kiel nubo, —
Li staras kun rideto hela,
Kaj per flugilo blanka sia
De malamiko ŝin ombrigis…
Kaj jen radi’ de lumo Dia
Rigardon lian ekblindigis,
Kaj ne saluton li afablan, —
Riproĉon aŭdas malagrablan:
 
IX
 
«Spirit’ malvirta, maltrankvila,
Vi kial tien ĉi eniris?
En rifuĝejo plej humila
Ĝis nun malbon’ ankoraŭ spiris
Neniam; via adoranto
Forestas tie ĉi! Kun krimo,
Kun tento lerta en animo,
Malbonon sole dezirante,
Ne tuŝu sanktan amon mian!
Vin kiu vokis?»
Respondante,
Spirit’ malica plej malpian
Vizaĝon faris kaj ekridis;
Ĵaluze brilis, kiel flamo,
Rigardo lia, kaj revidis
En si antaŭan li malamon.
«Ŝi – mia! li ekkriis brue:
Forlasu ŝin! ŝi estas mia!
Aperis vi jam tro malfrue,
Ho, sankta de ĉiel’ gardanto, —
Por mi kaj ŝi, sendito Dia,
Vi nun ne estas jam juĝanto.
Kaj ŝia koro, kaj beleco
Sendube tute miaj estas;
Kaj via virto, kaj sankteco
Jam tute tie ĉi forestas;
Vi vane gardi ŝin intencas,
Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!»
Kaj jen malgaje rigardinte
Oferon de malpia tero,
Kaj, per flugiloj eksvinginte,
Anĝelo dronis en aero…
 
X

Tamaro.

 
Ho, kiu estas vi? Danĝera
Parolo via! Vi ĉiela
Sendito estas, aŭ infera?
Vi kion volas?
 

Demono.

 
Vi plej bela!
 

Tamaro.

 
Sed diru – do, vi estas kiu?..
Respondu tuj…
 

Demono.

 
Mi estas tiu,
Je kies voĉo vi atentis
En nokto nigra kaj trankvila,
Malĝojon kies vi eksentis,
Kaj kies penso plej facila
Al via saĝo iam venis. —
En sonĝo kiun vi divenis;
Mi – tiu kies eĉ rigardo
Pli mortigema, ol ponardo,
Esperon tutan pereigas,
Apenaŭ hom’ kun ĝi sin ligas;
Neniu min kun am’ alprenas
Kaj ĉio viva min malbenas.
Eterno, spac’ – por mi nenio;
Mi estas vip’ de sklavoj miaj,
Mi – reĝo de libera scio,
Mi – malamiko de mem Dio,
Kaj vidu: ĉe piedoj viaj
Mi klinas min, mi, mi – teruro,
Malbono, puno de naturo!
Al vi mi nun en kortuŝeco
Alportis preĝon diligentan
De amo kaj de amikeco,
Pasion mian teran varman,
Malĝojon teran plej turmentan,
Unuan mian veran senton,
Unuan ankaŭ mian larmon.
Kompatu – do pri mia sorto!
Vi min returnus al ĉielo,
Al bono nur per unu vorto;
Per am’ vestita, mi anĝelo
Fariĝus ree, kaj ankoraŭ
Pli bela estus, pli brilanta.
Aŭskultu nur, mi petas kore, —
Mi – via sklavo suferanta,
Senfine forte vin amanta!
Apenaŭ nur mi vin ekvidis,
Subite en anim’ jeridis,
Malamis forton mi inferan,
Kaj senmortecon, kaj potencon,
En kiuj mi ne vidis sencon, —
Kaj mi enviis ĝojon teran:
Ne vivi, kiel vi, – ne povas,
Mi tute, kaj mi eĉ ne provas
De vi aparte vivi. Mia
Sensanga, forta kor’ malpia
Eksentis jam sur sia fundo
Radion de agrabla sento,
Kaj ree en malnova vundo
Sin movas de malĝoj’ serpento…
Sen vi – pro kio miaj fortoj?
Potenco mia? Senmorteco?
Ĝi estas nur bonsonaj vortoj,
Preĝejo granda sen dieco!
 

Tamaro.

 
Forlasu min, spirit’ envia!
Silentu, mi al vi ne kredas!..
Ho ve!.. Kreint’ potenca mia!
Mi sentas: mi al li jam cedas;
Ne povas preĝi mi; je morta
Veneno estas plenigita
Jam mia saĝo plej malforta!
Kompatu, vi min pereigas;
Per morto estas ĉirkaŭita
Parolo via… Kio igas,
Ke vi min amu? Ho, pro Dio,
Al mi respondu, diru!..
 

Demono.

 
Kio?
Ho ve! mi mem ne scias kio;
Je vivo nova tute plena,
Tuj mem de mia kap’ malbena
Kroneton pikan mi formetis,
Pasintan tutan mi forĵetis;
Kaj paradizon, kaj inferon
Mi en okuloj viaj trovas!
Al vi mi sentas amon veran,
Ekami tiel vi ne povas:
Per tuta forto, per potenco
De revo kaj de pens’ senmorta
Mi amas. En de mond’ komenco
Jam en animo mia forta
Figuro via ĉiam bela
Fortike estis impresita,
Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita,
Ĝi flugis en eter’ ĉiela.
Jam longe, maltrankviliĝante,
Agrablan nomon mi atentis;
En paradizo eĉ estante,
Mi ĉiam unu mankon sentis,
Kun mi vin belan ne havante.
Ho, se vi povus kompreniĝi,
Sopiro kia kaj malbeno —
En tuta viv’ sen partopreno
Suferi, ĝemi, turmentiĝi,
Kaj plezuriĝi, – sed por bono
Jam ne atendi ian laŭdon,
Kaj rekompencon – por malbono;
Elporti ĉiam bataladon,
Sed nek triumfi, nek paciĝi!
Domaĝi ĉiam, ne volante,
Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi,
Kaj senti, kaj nenion timi,
En tuta ter’ nenion ami,
Kaj peni ĉion nur malami,
Kaj tutan mondon malestimi!..
Apenaŭ nur de Di’ malbeno
Al mi subite proksimiĝis, —
Natura varma ĉirkaŭpreno
Por mi eterne malvarmiĝis…
Jen vidis mi ĉielarkaĵon,
Brilantan klaran ornamaĵon
De bonkonataj lumaj steloj,
Vestitaj en kronetoj belaj;
Sed ili tute ne rekonis
Min en vestaĵo de infero!
Kaj tute jam en malespero
Al mi alveni mi admonis
Kunfratojn, je mi mem similajn,
Sed – ve! mi ankaŭ mem rekonis
Nek vortojn de malbon’ iliajn,
Nek vizaĝegojn kun rigardoj
Pli mortigemaj, ol ponardoj…
Kaj, eksvinginte per flugiloj,
Forflugis mi… sed kien? kial?
Ne scias. – Min amikoj miaj
Forĵetis ĉiuj; mondo tuta
Por mi fariĝis surda, muta,
Kiel ĉiel’ kun bonoj Diaj.
Ŝipeto tiel difektita,
Sen direktilo kaj sen velo,
Per ond’ libera ekkaptita,
Rapide naĝas, – sed sen celo;
Tiele en mateno frua
Fragment’ de nubo tondra brua,
En ark’ ĉiela nigriĝante,
Nenie halti kuraĝante,
Vidante celon eĉ nenie,
Traflugas – kien kaj de kie
Ĝi mem ne scias: – sola Dio
Potenca scias nur pri tio!..
Sed mondon mi ne longe regis,
Al pek’ ne longe ĝin instruis,
Kaj ĉion belan mallaŭdegis,
Kaj ĉion noblan fordetruis;
Mi kredon el homara koro
Forigis tute sen laboro…
En mondo sole malsaĝuloj
Enuaj kaj hipokrituloj,
Plej abomenaj kaj malpiaj,
Kun kredo en animo restis…
Sed… sed ĉu ili indaj estis
Je zorgoj, je laboroj miaj?
Kaj jen mi kaŝis min en montoj;
Kaj flugis, kiel meteoro,
Mi nokte super bruaj fontoj…
Migranto kun kredema koro
Kaj kun espero en animo,
Trompita per fajret’ proksima,
Loĝejon trovi atendante
Kaj kune kun ĉeval’ falante,
Pereis en profundegaĵo,
Kaj ĝemis, – kaj post li kurbiĝis
Postsigno sanga sur krutaĵo…
Sed mi ne longe amuziĝis
Per tiel krima malbonego.
Tre ofte, polvon eklevinte,
En batalado kun ventego,
Per fulmotondro min vestinte,
Sur nuboj flugis mi facilaj,
Volante inter elementoj
Bruegaj, fortaj, malhumilaj,
Animon savi de turmentoj
Kaj de pensad’ neevitebla, —
Forgesi pri neforgesebla!
Ĉu estas senco en mizeraj
Laboroj homaj, en turmentoj,
Malĝojoj, malfeliĉoj teraj
De nunaj, de estontaj gentoj,
Eĉ komparitaj kun minuto
De mia suferado muta?
Kaj homoj? Viv’, labor’ ilia?
Ĉu estas senc’ en ili ia?
Ja ili pasis, ili pasos,
Pri ili homoj pensi lasos!
Espero estas: juĝ’ severa;
Ĝi ĉiam pardonema restos!
Sed mia malĝojad’ netera
En mi, kun mi eterne estos,
Ĝi finon, kiel mi, ne havos,
De ĝi en tomb’ mi min ne savos!
Jen al serpento ĝi similas,
Jen kvazaŭ flamo hela brilas,
Bruligas per bonega tento,
Jen penson premas kvazaŭ ŝtono —
Nedetruebla monumento
De pereintaj jam esperoj,
De revo pri pasinta bono,
De sentoj, de pasioj teraj!
 

Tamaro.

 
– Vi kiu estas diveninta
Ne estas mi, sed seniĝinta
Por ĉiam je trankvilo mia,
Nevole al parolo via
Atentas mi kun ĝoj’ sekreta,
Amiko mia suferanta.
Sed se vi ruzi estas preta,
Se trompon en anim’ kaŝante…
Ho, min kompatu!.. Kia gloro!..
Por kio estas mia koro
Al vi? Ĉu estas por ĉieloj
Pli kara mi, ol ĉiuj belaj,
Ne vidis kiujn vi? Ribelaj
Ja manoj de mortemaj homoj
Ilian liton virgan puran
Ne ĉifis en iliaj domoj!
Ne! donu vi fatalan ĵuron…
Eldiru, – vidu: mi sopiras,
Vi vidas revojn miajn! Timon
Agrablan, dolĉan vi enspiras
Al mi nevole en animon…
Sed ĉion vi komprenis tute
Kaj min kompatos sendispute!
Ho, ĵuru, – ke jam malkonfesas
Malbonon vi, kaj ke promesas…
Ĉu jam en mond’ ne estas eblaj
Promesoj, ĵuroj nerompeblaj?..
 

Demono.

 
– Mi ĵuras je unua horo
De mond’, je ĝia horo lasta,
Je krimo ĵuras malhonora
Kaj je triumf’ de vero ĉasta;
Mi ĵuras je turment’ de falo,
De venko je revado pala;
Mi ĵuras je kun vi sinvido
Kaj je disiĝo atendata;
De spiritaro je kunsido,
Je ĝia sorto malamata,
Je fratoj subpotencaj miaj,
Je glavoj de anĝeloj sanktaj,
Belegaj, fortaj, senpasiaj,
Senfine min malestimantaj,
Kaj je ĉielo, je infero,
Je vi kaj je sankteco tera;
Je lasta ĵuras horo mia
Kaj je unua larmo via;
Je spir’ de via buŝo bela,
De silka bukl’ je ondo hela;
Je amo ĵuras mia tera
Kaj je feliĉo, je sufero, —
Malnovan venĝon malkonfesas —
Mi tute, malkonfesas ankaŭ
Fierajn pensojn, kaj promesas,
Ke nun jam de nenia flanko
Mi per venen’ de flato bela
Al iu ektumultos koron.
Mi tute ŝanĝos mian moron,
Paciĝos mi kun Di’ ĉiela,
Ĉar volas mi al li jam cedi;
Mi volas preĝi, senti amon,
Mi volas ankaŭ bonon kredi,
Mi verŝos mian pentan larmon,
Kaj ĝi tuj mem de frunto mia
Je vi jam inda, mia bela,
Forviŝos signojn de ĉiela
Sanktega fajro, – mond’ malpia
Jam floros en nescio sia
Sen mi, trankvile kaj sen bruo!
Ho, kredu: mi ĝis nun unua
Komprenis vin, kaj vin elektis
Por mi sanktejon, kaj potencon
Mi ĉe piedoj viaj metis;
Min amo via kiel dono
Altiras, – kaj mi eternecon
Al vi proponas por momento, —
En amo, kiel en malbono,
Tre granda estas mia sento
Kaj ne ŝanĝema, – ho, Tamaro!
Al mi vi kredu, mia kara.
Mi, fil’ libera de etero,
Vin, Dian kreitaĵon belan,
Forprenos de malbona tero
Kun mi en landon superstelan,
Kaj estos vi de mond’ reĝino,
Unua mia amikino;
Sen partopreno, sen bedaŭro
Rigardos vivon vi sur tero,
Forestas kie longedaŭra
Beleco kaj feliĉo vera,
Alestas kie sole krimoj
Kaj ekzekutoj, en animoj
De ĉiuj kie – nur pasioj
Tre sensignifaj, tre malpiaj;
Ne povas kie oni ami
Sen granda abomena timo,
Aŭ malestimi kaj malami
Per tutaj fortoj de animo.
Ĉu vi ne scias, mia bela,
Signifas kion am’ minuta
De homoj? Ondo nur ribela
De sango de naturo bruta!
Sed tagoj kuras, – ĉio pasas
Kaj homoj baldaŭ ĝin forlasas.
Ĉu homo povas ĉe disiĝo
Fortika resti? Ĉu li ŝparos
Sin de enuo, de laciĝo?
Ĉu longe ankaŭ kontraŭstaros
Li al forlogo de beleco,
Aŭ al revad’ de arbitreco?
Ne, mia kara amikino,
Eksciu, ke ne estas sorto
Al vi, simile al sklavino
De malĝentila tera forto,
Silente velki inter teraj
Malvarmaj kaj malgrandanimaj
Amikoj ŝajnaj kaj malveraj,
Kaj en senfinaj, grandaj timoj,
En senfrukteco de esperoj
Kaj en laboroj ŝarĝaj viaj!
Post mur’ de sankta monaĥejo
Ne estingiĝos sen pasioj
Vi inter preĝoj en preĝejo.
De tuta mondo sin kaŝante,
Neniam homojn eĉ vidante,
En malproksim’ de viva ĉio,
De homoj kaj de sankta Dio.
Ho, ne! plej bela kreitaĵo,
Por vi alia estas sorto:
Alia granda profundaĵo,
De ravoj, kaj turmento forta
Atendas vin! Forlasu mondon
Mizeran vi al ĝia sorto:
Anstataŭ ĝi grandegan rondon
Da multaj kaj fieraj scioj
Al vi, plej kara, mi proponos.
Amason da spiritoj miaj
Al vi, pro servo, tuj mi donos;
Sklavinojn sorĉajn kaj facilajn,
Plej obeemajn kaj humilajn
Al vi mi donos, mia bela;
Forŝiros mi kroneton oran
Por vi de orienta stelo,
Mi prenos noktan roson floran,
Kaj ĝin per tiu roso pura
Mi superŝutos; per purpura
Radio bela de subiro
Envolvos mi talion vian
Belegan, luksan kaj gracian;
Per bonodora, pura spiro
Aeron tutan mi plenigos!
Eterne per ludado mira
Mi aŭdon vian amuzigos;
El or’, turkiso kaj safiro
Konstruos mi palacon karan;
Mi min mallevos fundon maran
Post nubon flugos mi humile,
Al vi mi donos ĉion teran, —
Nur amu min!..
 
XI
 
Kaj jen facile
Kaj dolĉe kisis li mizeran
Oferon sian; per parolo,
Da logo sorĉa plenigita,
Batalis li kun sia volo,
Kun ŝia saĝo ŝancelita,
Potenca de Demon’ rigardo
Bruligis ŝin; en nokt’ sensona,
Malluma, ĝi brilegis forta,
Neforbatebla, kiel ponardo.
Triumfis, ve, spirit’ malbona!
De lia kis’ veneno morta
Aperis tuj en koro ŝia…
Turmenta kaj terura krio
Silenton noktan ekondigis.
En si ĝi ĉion tuj kunigis:
Kaj amon flaman, kaj suferon,
Riproĉon kun petego lasta,
Kaj adiaŭon senesperan
Kun vivo juna, vivo ĉasta…
 
XII
 
En tiu nokta temp’ gardanto,
Ĉirkaŭirante muron altan,
Tabulon feran ekbatante, —
Malrapidigis tuj senhaltan
Ĉirkaŭiradon: li atingis
Ĉambreton ŝian… Kun esprimo
De konfuziĝo en animo
Subite manon li haltigis
Kaj en tabulon ne frapadis.
Jen tra ĉirkaŭa li silento
Subite ŝajne klare aŭdis,
Ke sonis kiso tre konsenta,
Malforta ĝem’, minuta krio.
Kaj dubo peka kaj malpia
Al li aperis en animo…
Sed poste silentiĝis ĉio,
Kaj jen ankoraŭ post momento
Alflugis nur el malproksimo
Per blovo de facila vento
Murmuro dolĉa de folioj,
Kaj en mallumaj bordoj siaj
Rivero bruis en silento.
Kanonon sanktan de piulo
En timo legas maljunulo,
Por de diabla forta tento
Forigi pekan penson sian;
Por fingroj benas li tremantaj
Ekscitiĝantan bruston pian,
Kaj jen per paŝoj rapidantaj
Daŭrigas plu iradon sian…
 
XIII
 
En ĉerko kuŝis ŝi simila
Je mem anĝelo de ĉielo;
Pli blanka, pura, ol kovrilo,
Konservis sin koloro hela
De ŝia frunto juna, bela,
Fermitaj okulharoj estas…
Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu,
Ke juna belulino tiu
En sia ĉerko nur dormetas,
Kaj kison varman nur atendas,
Aŭ tagon? Sed radio suna
Senfrukte tute sin etendas
Sur frunto de knabino juna;
Kaj vane en malĝoj’ sensenca
Nun kisis buŝo ŝin parenca. —
Ne, ne, – neniu estas forta
Batali kun kruela morto!
 
XIV
 
Neniam eĉ en grava festo
Ankoraŭ estis tiel kara
Kaj tiel bela, riĉa vesto
De formortinta nun Tamaro.
Floretoj, laŭ antikva moro,
Ornamas ŝin, – agrabla, forta
De ili fluas bonodoro,
Sed igas ilin mano morta
Adiaŭ diri jam al mondo.
Nenio en vizaĝo ŝia
Parolis, ke en brua ondo
De ravo flama kaj pasia
Ŝi mortis. Estis plenigita
Vizaĝo ŝia je marmora
Beleco, tute senigita
Je saĝo, je esprimo kora,
Sekreta, kiel muta morto,
Aŭ kiel mem severa sorto.
Rideto stranga malvarmiĝis
Sur ŝia bela buŝ’ silenta;
Pri malĝojad’ de ĝi sciiĝis
Okulo sperta kaj atenta.
En ĝi vidiĝis malestimo
De horo forflorinta, bona,
De lasta senca pens’ esprimo,
Al tero – adiaŭ’ sensona.
Rebrilo vana de pasinta,
Ankoraŭ estis ŝi pli morta,
Pli senespera, pli malforta,
Ol mem rigard’ estingiĝinta.
Tiele en vespera horo,
Fluidiĝinte kiam tute,
Jam kaŝas sin en maro ora
Kaleŝo taga, – tuj minute
Kaŭkazaj neĝoj, konservante
Radion ruĝan kaj brilante,
Lumiĝas nur sur horizonto
Sed jam al tiu lum’ malĝoja
Ne iros en dezert’ renkonte
Rebrilo, kaj nenies vojo
Neniam estos lumigita
De ĝia supro glaciita!..
 
XV
 
Parencoj ĉiuj kaj najbaroj
Kunvenis por malgaja vojo.
Ŝirante siajn grizajn harojn,
Batante bruston en malĝojo,
Gudalo princ’ en lasta fojo
Jam sidas sur ĉevalo brava, —
Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojo
Por ili estas. Inter ava
Ostaro estas elfosita
Por ŝi rifuĝo plej trankvila.
Prapatr’ Gudala, priglorita
Rabisto brava malhumila,
Malsano kiam lin kunligis
Kaj kiam venis penta horo,
En profundaĵ’ de sia koro
Preĝejon fari sin ŝuldigis
Sur supro de montar’ granita,
Sur kiu estis nur aŭdita
Kantado de neĝvent’ terura
Kaj kie flugas nur vulturo. —
Kaj baldaŭ en neĝar’ Kazbeka
Preĝejon vento ĉirkaŭblovis,
Kaj ostoj de rabisto peka
Por si trankvilon tie trovis;
Kaj alta mont’ aliformiĝis,
Sur ĝi aperis nun tombejo:
Postmorta kvazaŭ nun loĝejo
Al mem ĉielo proksimiĝis;
Ĝin malproksime de okuloj
Ne tuŝos kvazaŭ vivo tera…
Sed vane! Sonĝas malvivuloj
Nek ĝojon de feliĉo vera,
Nek malgajecon de pasinta,
Jam por eterne formortinta.
 
XVI
 
En spaco de etero blua
Traflugis unu el anĝeloj
Sanktegaj sur flugiloj helaj;
Animon li de mondo brua
En brakoj portis al ĉieloj;
Per dolĉa vorto de espero
Li ĝin de dubo ŝarĝa savas,
Kaj signon kriman de sufero
Per larmoj li de ĝi forlavas.
Al ili estis jam aŭdita
El paradizo sankta kanto —
Subite, vojon trahakanta,
Sin levis el infer’ spirito.
Potenca kiel vent’, severe
Li brilis, kvazaŭ fulm’ radia,
Kaj arogante, kaj fiere
Ekkriis li: «ŝi estas mia!»
Kun tim’, per preĝo defendata,
Alpremis sin al brusto ŝpara
Animo peka de Tamaro.
Nun sorto estis decidata
De estonteco: li denove
Nun staris antaŭ ŝi senmove,
Sed, ho potenca sankta Dio!
Kun li fariĝis stranga io:
Rigardo lia estis plena
Da malboneco, da esprimo
De malfavor’, de malestimo,
Kaj de malpaco al veneno;
Kaj de vizaĝo senmovema
Malvarmo blovis mortigema.
«For, malaperu, ho malpia
Spirito de malluma dubo!»
Respondis lin sendito Dia,
Vestinte sin per blanka nubo:
«Sufiĉe vi jam triumfadis
Kaj ŝin sufiĉe posedadis;
Sed hor’ de juĝo nun alvenis,
Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis,
Kaj bona estas volo Dia!
Forpasis tagoj de sufero,
Jam de animo bela ŝia
Nun kun kaduka vest’ de tero
Forfalis ĉenoj de malbono,
Ni ŝin, – eksciu, ho Demono, —
Atendis longe en ĉielo!
Ja vivo de animo ŝia
Sur peka tero estis tia,
Ke ĝi prezentis nur momenton
De suferad’ neelportebla,
De granda ĝoj’ neatingebla
Kaj de turmenta kora sento;
El plej bonega ĝi etero
De Dio estis elteksita,
Ĝi estis tute ne por tero,
Kaj tero ne por ĝi kreita!
Ŝi dubojn siajn elaĉetis
Per kosto granda kaj kruela…
Ŝi amis kore, sin turmentis, —
Kaj nun atendas ŝin ĉielo!»
Kaj ekrigardis lin anĝelo
Severe per okuloj brilaj,
Kaj, eksvinginte per flugiloj,
Fordronis en bluaĵ’ ĉiela.
Demono forvenkita estis…
Revaĵojn siajn li, fiera,
Malbenis, kaj denove restis
Li sola sur enua tero
Sen am’, sen kredo, sen espero!..
Ĝis nun ankoraŭ en montaro
Kaŭkaza, sur dekliva klino,
En valo bela de Kajŝaro
Restaĵoj estas de ruino.
Pri ĝiaj detruitaj turoj
Ekzistas inter kaŭkazanoj
Rakontoj multaj kaj teruraj,
Amataj forte de infanoj…
Jen inter arboj monumento,
Fantomo kvazaŭ, en silento
Nigriĝas ĉiam en nebuloj.
Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj;
Malsupre montras sin auloj12,
Kaj tero floras kaj verdiĝas,
De ĉie flugas sonoj voĉaj, —
Rivero brilas kaj ruliĝas,
De alta monto ekfalante;
El malproksimo, sonorante,
Trairas granda karavano.
Naturo – belulin’, ŝercante,
Sen zorg’, simile je infano,
Amuzas sin per vivo juna,
Kaj per printempo, kaj per suno.
Sed nun kastelo, jam fininta
Antikvan longan servon sian,
Kiel aĝulo, transvivinta
Amikojn, karan familion,
Malgaje staras, sen espero.
En ĝi loĝantoj nevideblaj
Atendas nokton nur: libero
Kaj fest’ por ili estas eblaj
Nur tiam, kiam lun’ subiras!
Kaj ili zumas, kaj disiras,
Disflugas kun diversa krio.
Jen araneo en sekreto
Alpaŝis al ŝpinad’ de reto;
Jen de lacertoj familio
Petolas gaje sur tegmento,
Kaj singardema jen serpento
Elrampas el malluma truo
Sur platon de peron’, kaj volvas
Sin ringe sen nenia bruo,
Jen ree lerte sin disvolvas,
Jen al bastono ĝi similas
Kaj kuŝas, kaj tre hele brilas,
Simila kvazaŭ glavo ŝtala,
Forlasis kiun mortigita
Heroo ia en batalo
En tempo longe forgesita…
– Sovaĝa estas ĉio, ĉie.
Postsignoj iaj de pasinta
Vidataj estas nun nenie, —
Ĉar ilin estis balainta
Man’ de eterno senpartia,
Kaj memorigos jam nenio
Pri glora nomo de Gudalo
Kaj pri filino kara lia!
Sed sur plej alta monta valo,
Sur kiu estis enfosita
Ostar’ ilia, konservita
Preĝejo inter nuboj staras:
Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas;
En gardo ĉe pordegoj ĝiaj
Vidiĝas vico da granitoj,
Per neĝ’ eterna priŝutitaj:
Sur brust’ ilia el glacioj
Tavol’ eterna hele brilas
Kaj tute al kiras’ similas,
Grandegoj dormaj da neĝaroj
Sur suproj montaj sin etendas,
Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendas
Frostitaj kvazaŭ falakvaroj.
Iradas tie vent’ patrole,
Forblovas polvon ĝi memvole
De grizaj antikvegaj muroj
Kaj de ruinaj altaj turoj —
Jen kantas ĝi senfinajn kantojn,
Jen laŭte vokas gardstarantojn.
Aŭdinte pri preĝejo mira
En tiu ĉi sovaĝa lando,
Al ĝi nur nuboj de suriro
Rapidas en amaso granda;
Kaj al plataro tomba tiu
Neniu jam de homoj iras
Por plori tie, kaj neniu
Nun tie ĝemas kaj sopiras!
Ŝtoneg’ malluma de Kazbeko
Gardadas nur akiron sian,
Kaj plendo de homaro peka
Ne tuŝos sonĝon jam ilian.
 
1.Malgranda urbeto.
2.Malgranda urbeto.
3.Iam oni min riproĉis (s-ro Grabovskij), ke mi diris malveron, ĉar leonino ne havas kolharon; mi ĝin bone scias, sed mi ja estas nur tradukinto, kaj en originalo estas dirite «leonino» (Vidu Verkaron de Lermontov). Trad.
4.Ĉinaro estas plej amata arbo en Kaŭkazo. Trad.
5.Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj. Trad.
6.Ĉuĥo estas supra gruza vesto kun malplenaj manikoj. Trad.
7.Papaĥo – alta fela ĉapo, kiun uzas loĝantoj de Kaŭkazo. Trad.
8.Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj.
9.Ĉinaro estas tre ombra arbo, pleje amata de Kaŭkazanoj. Trad.
10.Muezinoj estas servantoj en orientaj preĝejoj. Trad.
11.Ĉinharo estas muzika instrumento, simila je gitaro. Trad.
12.Aulo – estas malgranda monta vilaĝo. Trad.
Yaş sınırı:
12+
Litres'teki yayın tarihi:
28 eylül 2017
Hacim:
100 s. 1 illüstrasyon
Telif hakkı:
Public Domain
Metin
Ortalama puan 0, 0 oylamaya göre
Ses
Ortalama puan 0, 0 oylamaya göre
Metin
Ortalama puan 0, 0 oylamaya göre
Metin
Ortalama puan 4,8, 12 oylamaya göre
Metin PDF
Ortalama puan 0, 0 oylamaya göre
Metin
Ortalama puan 5, 1 oylamaya göre