Sadece LitRes`te okuyun

Kitap dosya olarak indirilemez ancak uygulamamız üzerinden veya online olarak web sitemizden okunabilir.

Kitabı oku: «Advokato Patelin», sayfa 4

Yazı tipi:

GUILLAUME. Ho! mi senfortiĝas! sed mi volas monon.

PATELIN (al si). Ha! mi fine forpelos vin! (Laŭte) Edzino, edzino, mi ekaŭdas ŝtelistojn, kiuj malfermas nian pordon; ĉu vi aŭdas? Ni aŭskultu! ni silentiĝu! ni aŭskultadu!.. Jen estas ili… Ilin mi vidas… Ha! friponoj, mi vin forpuŝos de tie ĉi! Halebardon! halebardon! (Li ekprenas halebardon apud la pordo kaj reiras.) Ŝtelistoj! ŝtelistoj!

GUILLAUME (al si). Je Dio! estas danĝere tie ĉi. Ho ve! ĉiuj ŝtelas de mi, unu drapon, alia ŝafojn. Nu, antaŭ ol mi venĝos min al unu, mi tuj penos pro la pendigo de l’ alia (foriras).

SINJORINO PATELIN. Bone! jen li forestas! mi eliras. Sed restu ankoraŭ momenton, eble okaze li revenos.

PATELIN (imagas ke Sinjoro Guillaume revenas). Li revenas! Ŝtelistoj!! Ha! Ĝi estas sinjor’ Bartolin; li ekvidis min.

SCENO IV
BARTOLIN, PATELIN

BARTOLIN. Kiu krias pri ŝtelistoj? Kia bruego antaŭ mia pordo! Kia konfuzo! Ĉu estas vi, baptano?

PATELIN. Jes, mi kiu…

BARTOLIN. Vi tiel bele vestita?

PATELIN. Mi imagis ke…

BARTOLIN. Advokato!.. kun bataliloj?

PATELIN. Mi ekaŭdis…

BARTOLIN. Militant causarum patroni.

PATELIN. Mi aŭdis kvazaŭ ŝtelistoj perfortus mian pordon.

BARTOLIN. Perforti pordon coram judice?

PATELIN. Jes, mi imagis, ke ŝtelistoj…

BARTOLIN. Oni devas esplori…

PATELIN. Sed ne estis ŝtelistoj!

BARTOLIN. Alvoki atestantojn…

PATELIN. Atestantojn? kontraŭ kiu?

BARTOLIN. Kaj ilin pendigi!

PATELIN. Kiun pendigi?

BARTOLIN. Nenia indulgo estu por la ŝtelistoj!

PATELIN. Mi ripetas, ne estis ŝtelistoj, kaj mi iluziis.

BARTOLIN. Ha! se estas tiel, cedant arma togæ. Deprenu tiun halebardon, surmetu vian robon, kaj venu en la juĝejon, kie mi prezidos post unu horo. (Deiras.)

PATELIN. Tion mi faros. Mi devas paroladi por ia paŝtisto, pri kiu Colette parolis kun mi. Jen li venas. Mi ellasu tiun ĉi armilaron, kaj mi revenu rapide. (Eniras hejmen.)

SCENO V
COLETTE, AGNELET

COLETTE. Vi bezonas advokaton lertegan kaj ruzegan, kiu per artifikaĵo gajnos vian proceson; en la tuta urbeto nur Sinjor’ Patelin povas tion plenumi.

AGNELET. Mi elprovis lian lertecon kune kun mia mortinta frato, antaŭ kelke da tempo. Sed mi ne scias, kiel mi faros nun, forgesinte pagi al li.

COLETTE. Eble li ne rememoros pri tio; plie, ne diru al li, ke vi servas al Sinjor’ Guillaume; eble li rifuzus paroladi kontraŭ li.

AGNELET. Mi parolos nur pri mia mastro, ne dirante lian nomon, kaj li pensos, ke mi servas ankoraŭ al la mastro, ĉe kiu mi loĝis, kiam ni gefianĉiĝis.

COLETTE (vidas Patelin’on revenantan). Jen via advokato, adiaŭ. (Ŝi eliras.)

SCENO VI
PATELIN, AGNELET

PATELIN. Ha! mi konas ĉi tiun sentaŭgulon. Ĉu vi ne estas la fianĉo de mia servistino Colette?

AGNELET. Jes, Sinjoro, jes.

PATELIN. Vi estis du fratoj, kiujn mi savis de l’ punlaboroj: unu el du ne pagis al mi.

AGNELET. Mia frato!

PATELIN. Vi ambaŭ malsaniĝis elirante el la malliberejo: unu el vi ambaŭ mortis.

AGNELET. Ne mi!

PATELIN. Kredeble!

AGNELET. Tamen mi estis pli malsana ol mia frato. Nun mi petas vin, ke vi proparoladu por mi kontraŭ mia mastro.

PATELIN. Ĉu via mastro estas la apuda farmisto?

AGNELET. Li ne loĝas malproksime; mi pagos al vi multe.

PATELIN. Nepre! Nu, rakontu vian aferon, nenion kaŝante.

AGNELET. Eksciu do, ke mia bona mastro malmulte pagas al mi; tial, por plenigi mian salajron ne malutilante al li, mi faras negocetojn kun buĉisto, honesta homo.

PATELIN. Kiajn negocetojn?

AGNELET. Kun via permeso, mi antaŭgardas la ŝafojn de l’ morto per malsano.

PATELIN. Tio ne estas kulpo. Per kia rimedo?

AGNELET. Ĝi ne malplaĉu al vi, mi buĉas ilin, kiam ili estas tuj mortontaj.

PATELIN. Efika kuracilo! Sed ĉu vi ne buĉas ilin intence, por ke via mastro pensu: ili mortas de malsano kaj estas forĵetindaj; tiel, vendinte ilin, vi proprigas al vi ilian prezon.

AGNELET. Tion diras mia dolĉa mastro, ĉar ian nokton, post la enfermo de l’ ŝafoj, li vidis min prenantan unu… Ĉu mi devas ĉion konfesi?

PATELIN. Jes, se vi volas, ke mi defendu vin.

AGNELET. Ian nokton do, li vidis, ke mi prenas ŝafon, dikan, sanegan, kvankam ne elektinte. Mi ne sciis, kion fari… Mi submetis delikate mian tranĉilon al ĝia gorĝo… Mi ne scias, kiel tio fariĝis… sed ĝi tuj mortis…

PATELIN. Mi komprenas… Ĉu estis okulvidanto?

AGNELET. Mia mastro estis kaŝita en la ŝafejo; li certigis, ke mi faris tiel same kun la cent dudek ŝafoj mankantaj. Kaj vi devas scii, ke tiu homo diras ĉiam la veron. Li elbategis min, kiel vi vidas, tiel forte, ke mi devos borigi mian kranion. Tial mi petas, ke vi, estante advokato, vi aranĝu la aferojn tiel, ke vi malpravigu lin kaj pravigu min, por ke mi havu nenian malprofiton.

PATELIN. Mi komprenas vian aferon. Estas du metodoj. Per la unua, vi ne elspezos eĉ unu moneron.

AGNELET. Ni elektu la unuan, mi petas.

PATELIN. Ĝi estu. Ĉu via propraĵo estas tute mona?

AGNELET. Jes.

PATELIN. Kaŝu ĝin zorgeme.

AGNELET. Mi tre kaŝos.

PATELIN. Via mastro devos vole-nevole pagi ĉiujn elspezojn de l’ proceso.

AGNELET. Des pli bone!

PATELIN. Kaj vi ne elspezos eĉ unu monereton.

AGNELET. Tion mi deziras.

PATELIN. Necese estos (se li volos) ke li pendigu vin.

AGNELET. Ni elektu la duan rimedon, mi petas.

PATELIN. Jen. Oni tuj alvokos vin antaŭ la juĝiston.

AGNELET. Estas vere.

PATELIN. Memoru bone pri tio ĉi.

AGNELET. Mi havas bonegan memoron.

PATELIN. Pri kio ajn vi estos demandita, ĉu de la juĝisto, ĉu de l’ advokato de via mastro, ĉu de mi mem, respondu nur per tio, kion ĉiutage blekadas viaj lanbestoj. Ĉu vi scios bone elparoli ilian lingvaĵon kaj imiti ŝafblekon?

AGNELET. Ne malfacile!

PATELIN. La batvundoj, kiujn vi ricevis sur la kapon, permesas al mi elpensi ian artifikaĵon, kiu eble senkulpigos vin; sed mi volas, ke poste vi bone pagu al mi.

AGNELET. Nepre al vi estos pagite!

PATELIN. Sinjoro Bartolin tuj venos pro la juĝa ofico; ne forgesu reveni tien ĉi; mi ankaŭ ĉeestos. Adiaŭ!.. kaj alportu la monon!

AGNELET. Servanto mi estas… Kiel maloportune nun vivas la honestuloj!

Finiĝas la dua akto