Sadece LitRes`te okuyun

Kitap dosya olarak indirilemez ancak uygulamamız üzerinden veya online olarak web sitemizden okunabilir.

Kitabı oku: «Advokato Patelin», sayfa 6

Yazı tipi:

COLETTE. Li estis mia fianĉo! ho! ho! ho!

BARTOLIN. Konsolu vin, ĉar li ne estis ankoraŭ via edzo.

COLETTE. Se li estus mia edzo, mi ne tiom plorus! hu! hu! hu!

BARTOLIN. La kulpulo estos punata; jam, laŭ via plendo, mi ordonis, ke li estu arestita. Oni tuj alkondukos lin tien ĉi. Tamen pro la formo mi iros kaj vizitos la malvivulon. Vi diras, ke li kuŝas ĉe via onklo la ĥirurgiisto? Mi tuj revenos. (Eliras.)

PATELIN. Li divenos la artifikon, ne trovinte la malvivulon.

COLETTE. Ne timu, ĉar mia onklo interkonsentis kun ni, kaj Agnelet aranĝis sur lito ian kapegon, kiu forigos lin rapidege.

PATELIN. Sed iu en la urbeto renkontos eble Agnelet’on.

COLETTE. Li estas kaŝita en la fojnejo de najbaro, kaj li eliros nur post la plenumo de l’ edziĝo.

SCENO VI
BARTOLIN, PATELIN, COLETTE

BARTOLIN (al Patelin.) Neniam en mia vivo mi vidis homan kapon tiel kontuzitan; ĝi estas tute difektita per la batoj aŭ la kranioborado, kaj tute ne konservas la homan formon. Mi ne povis elporti tian vidon, ne deturnante la okulojn.

COLETTE (ŝajnigas sin plorkrii). Ha! ha! ha!

PATELIN (al Bartolin). Mi domaĝas la malfeliĉan sinjoron Guillaume. Kia bonulo li estis! Kiel agrable estis komercadi kun li!

BARTOLIN. Mi ankaŭ domaĝas lin. Sed kion fari? Jen estas homo mortinto, kies fianĉino postulas, ke mi kondamnu la mortiginton.

PATELIN. Colette, ĉu utilos al vi, ke li estu pendigita? Ĉu ne estus pli bone por vi…?

COLETTE. Ho ve! sinjoro, mi estas nek profitama nek venĝema; kaj se estus ia honesta rimedo… Vi scias, kiom mi amas mian mastrineton, vian filinon, la baptofilinon de sinjoro Bartolin.

BARTOLIN. Mia baptofilino? Nu, ĉu tio koncernas ŝin?

COLETTE. Valère, la sola filo de sinjoro Guillaume, ŝin amindumas; sed lia patro malpermesas la edziĝon. Tiel lertaj vi estas ambaŭ! Ĉu ne estus ia artifiko, por ke ĉiuj estu kontentigitaj?

BARTOLIN (al Patelin.) Jes, tiu fraŭlino forlasu sian persekuton, kondiĉe ke sinjoro Guillaume permesu la edziĝon.

COLETTE. Kiel mirige elpensite!

PATELIN. Tio estas la indulga metodo.

BARTOLIN. Antaŭ ol li malliberiĝos, li estos alkondukita al mi; mi parolos kun li pri tio. Ĉu vi konsentas, sinjor’ Patelin?

PATELIN. He! mi ne intencis ankoraŭ edzinigi mian filinon… tamen… por savi sinjoron Guillaume de l’ morto… Fine mi permesos, mi kunhelpos; mi bedaŭrus, se homo estus pendigita pro mi.

BARTOLIN. Jen, oni alkondukas lin… (Al Colette.) Vi rapidu enterigi sekrete la malvivulon, ĉar oni kulpigus min pro manko al mia juĝa devo.

PATELIN. Mi pro la formo redaktigos kontrakteton, kiun vi igos lin subskribi, mi petas. (Eliras.)

SCENO VII
BARTOLIN, GUILLAUME, DU POLICANOJ

(Du policanoj enkondukas Guillaume’on.)

BARTOLIN. Jen vi alvenas! Nu, ĉu vi scias, sinjor’ Guillaume, kial vi estas arestita?

GUILLAUME. Jes, ĉar tiu fripono Agnelet diras, ke li mortis.

BARTOLIN. Efektive li mortis. Mi vidis la malvivulon, kaj vi konfesis mem vian kulpon.

GUILLAUME. La diablo min forportu!

BARTOLIN. Nu, mi havas proponon por fari al vi. Dependas nur de vi, ke vi tute liberiĝu kaj revenu en vian domon.

GUILLAUME. Nur de mi? Adiaŭ do!

BARTOLIN. Ho! atendu! Antaŭe mi devas ekscii, ĉu vi preferas la edziĝon de via filo ol la pendigilon.

GUILLAUME. Bela propono! Mi preferas nek unun nek la alian.

BARTOLIN. Mi tuj klarigos miajn vortojn. Vi mortigis Agnelet’on, ĉu ne vere?

GUILLAUME. Mi batis lin. Ke li mortis, li estas kulpa!

BARTOLIN. Vi mem estas kulpa! Aŭskultu; Sinjoro Patelin havas filinon belan, virteman…

GUILLAUME. Kaj tiel malriĉegan kiel li!

BARTOLIN. Ŝin amindumas via filo.

GUILLAUME. Tio ne tuŝas min!

PATELIN. La fianĉino de l’ mortigito forlasos sian persekuton, se vi permesos ilian edziĝon.

GUILLAUME. Mi ne permesas!

BARTOLIN (al la policanoj). Forkonduku lin en la malliberejon!

GUILLAUME. En la malliberejon? Diablo! Permesu almenaŭ, ke mi iru hejmen, kaj mi diru, ke oni ne atendu min.

BARTOLIN (al la policanoj). Vi atentu, ke li ne forkuru.

SCENO VIII
PATELIN, BARTOLIN, GUILLAUME, VALÈRE, HENRIETTE, COLETTE, du policanoj

PATELIN (al Bartolin). Jen la kontrakto (Al Guillaume.) Sinjoro, pro via malfeliĉo, mia tuta familio venas proponi al vi siajn servojn.

GUILLAUME (al si). Kiom da Patelin’anoj!

BARTOLIN. Nu, jen estas ĉiuj procesantoj; interklarigu vian aferon. Ĉu vi deziras eliri el implikaĵo?

GUILLAUME. Sendube!

BARTOLIN. Subskribu tiun ĉi kontrakton.

GUILLAUME. Mi tute rifuzas.

BARTOLIN (al la policanoj). En la malliberejon, kun ĉenoj sur liajn piedojn!

GUILLAUME. Ĉenoj sur miajn piedojn! Diablo! kiel severege!

BARTOLIN. Ĉi tio estas ankoraŭ nenio; mi tuj igos turmentegi vin.

GUILLAUME. La turmentego!

BARTOLIN. Jes, turmentego ordinara kaj eksterordinara; kaj poste vi estos nepre pendigita.

GUILLAUME. Pendigita! Kompaton!

BARTOLIN. Subskribu do! se vi prokrastos eĉ unu momenton, vi pereos; mi ne povos plu vin savi de l’ morto.

GUILLAUME. Ĉielo! (Li subskribas la kontrakton.) Al kio mi estas devigata!

BARTOLIN. Mi aŭdis faman kuraciston dirantan, ke la batvundoj sur la kapon estas ege danĝeraj… (Post la subskribo.) Bone estas: mi ĵetos fajren la procesan skribaĵaron, kaj pri tio mi tre gratulas vin.

GUILLAUME. Ha! mi faris hodiaŭ belegajn negocojn!

PATELIN. La honoro de nia parenciĝo…

GUILLAUME. Al vi kostas malmulte!

VALÈRE. Mia patro, mi certigas…

GUILLAUME. Iru al la diablo!

HENRIETTE. Sinjoro, mi tre bedaŭras…

GUILLAUME. Mi ankaŭ bedaŭras!

COLETTE. Kion vi donos al mi anstataŭ mia fianĉo?

GUILLAUME. La ŝafojn, kiujn li ŝtelis de mi!

SCENO IX
La samaj, AGNELET, KAMPARANO

(Eniras Kamparano kun Agnelet.)

KAMPARANO (al Agnelet). Marŝu! marŝu! laŭ ordono de l’ reĝo!

AGNELET. Kompaton!

GUILLAUME. Ha! perfidulo! vi do ne mortis? Mi vin sufoku! ĝi ne kostos plie al mi!

BARTOLIN. Atendu! El kie venas tiu fantomo?

KAMPARANO. Mi trovis tiun ŝteliston en mia fojnejo; tial, mi alkondukas lin en la malliberejon.

BARTOLIN (al Agnelet). Kio? la batvundoj sur la kapon tute malaperis?

AGNELET. Efektive.

BARTOLIN. Kion do oni vidigis al mi en lito, ĉe la ĥirurgiisto?

AGNELET. Bovidan kapon, sinjoro.

GUILLAUME (al Bartolin). Nu, ĉar li ne mortis, redonu al mi la kontrakton, ke mi disŝiru ĝin.

BARTOLIN. Estas juste.

PATELIN (al Guillaume). Jes, kondiĉe ke vi repagos al mi dekmil skudojn pro la repreno de via promeso.

GUILLAUME. Dekmil skudojn! Devigate mi forlasas la aferon. Sed ĉu vi pagos al mi la tricent skudojn de via mortinta patro?

PATELIN. Jes, se vi prezentos lian ŝuldan bileton.

GUILLAUME. Lian bileton?.. Kaj pri la ses ulnoj da drapo?

PATELIN (ridas). Tio estos la edziĝa donaco.

GUILLAUME. Edziĝo? Ĉu almenaŭ mi gustumos la anseron?

PATELIN. Ni ĝin tagmanĝis.

GUILLAUME. Vi ĝin tagmanĝis? Ho! tiu krimulo pagos anstataŭ aliaj kaj estos pendigita!

VALÈRE. Mia patro, fine mi devas konfesi, ke Agnelet faris ĉion laŭ mia ordono.

GUILLAUME. Ho ve! ho ve! bone ja oni pagis al mi por mia drapo kaj miaj ŝafoj!

FINO