Sadece LitRes`te okuyun

Kitap dosya olarak indirilemez ancak uygulamamız üzerinden veya online olarak web sitemizden okunabilir.

Kitabı oku: «Advokato Patelin», sayfa 5

Yazı tipi:

AKTO TRIA

SCENO UNUA
BARTOLIN, PATELIN

BARTOLIN. Nun la procesantoj povas aperi.

PATELIN (mallaŭte al Agnelet). Al ĉiu ajn demando nur tiel respondu, kiel mi instruis vin.

BARTOLIN (al Patelin). Kiu estas tiu?

PATELIN. Paŝtisto elbatita de sia mastro; tuj post la juĝo, li iros al ĥirurgiisto por borigi sian kranion.

BARTOLIN. Ni atendu la kontraŭulon, lian konfidaton aŭ lian advokaton. Sed pri kio venas Sinjor’ Guillaume?

SCENO II
BARTOLIN, GUILLAUME, PATELIN, AGNELET

GUILLAUME (al Bartolin). Mi venas por defendi mem mian aferon.

PATELIN (mallaŭte al Agnelet). Ha! perfidulo! ĉu kontraŭ Sinjor’ Guillaume?..

AGNELET. Jes, kontraŭ mia bona mastro.

PATELIN (al si). Mi penu foriĝi.

GUILLAUME. Diablo! kiu estas ĉi tiu?

PATELIN. Sinjoro, mi paroladas nur kontraŭ advokato.

GUILLAUME. Advokaton mi ne bezonas… (Al si mem) Ŝajnas, kvazaŭ li estus mia homo.

PATELIN. Mi eliras.

BARTOLIN. Restu kaj proparolu!

PATELIN. Sed, sinjoro…

BARTOLIN. Mi ordonas, ke vi restu; mi volas, ke almenaŭ unu advokato ĉeestu en mia juĝa seanco. Se vi eliros, mi forstrekos vian nomon el la tabelo de l’ advokataro.

PATELIN (kaŝas sian vizaĝon per naztuko; al si). Mi kaŝu mian vizaĝon plej lerte.

BARTOLIN. Sinjor’ Guillaume, ĉar vi estas la plendanto, ekparolu.

GUILLAUME. Vi eksciu, Sinjoro, ke tiu malnoblulo…

BARTOLIN. Ne insultu!

GUILLAUME. Nu… ke tiu rabisto…

BARTOLIN. Nomu lin per lia aŭ per la profesia nomo.

GUILLAUME. Unuvorte mi diros, Sinjoro, ke tiu malbonega paŝtisto ŝtelis de mi cent dudek ŝafojn.

PATELIN. Tio estas tute sen pruvo!

BARTOLIN. Ĉu vi suferas, advokato?

PATELIN. Jes, pro dentodoloro.

BARTOLIN. Des pli malbone. Daŭrigu!

GUILLAUME (al si). Dio! tiu advokato iom similas al mia drapamanto.

BARTOLIN. Kian pruvon vi havas pri la ŝtelo?

GUILLAUME. Kian pruvon? Mi vendis al li hieraŭ… mi komisiis al li la gardon de ses ulnoj da… de ses centoj da ŝafoj, kaj nun mia brutaro konsistas nur el kvarcent okdek ŝafoj.

PATELIN. Mi neas la fakton.

GUILLAUME (al si). Vere, se mi ne estus ĵus vidinta la alian en deliro, mi pensus, ke jen estas mia homo.

BARTOLIN. Forgesu vian homon, kaj pruvu la fakton.

GUILLAUME. Mi pruvas per mia drapo… mi intencis diri: per mia spezlibro. Kio fariĝis el la ses ulnoj… el la cent dudek ŝafoj, kiuj forestas el mia brutaro?

PATELIN. Mi neas, ne pri la persono: Non est quæstio de persona. Sed mi certigas, ke la ŝafoj mortis de infekta malsano. Kion vi respondas pri tio?

GUILLAUME. Mi respondas, kun via permeso, ke tio estas mensogo, ke li forprenis sub… ke li buĉadis kaj vendadis ilin, kaj hieraŭ mi… (Al si) Ĉielo! estas li mem! (Laŭte.) Jes, mi vendis al li ses… ses… Mi surprizis lin nokte, dum li buĉis ŝafon.

PATELIN (Al Bartolin). Li tute mensogas, Sinjoro, por ke li senkulpigu sin pri la bategado de tiu ĉi malfeliĉa paŝtisto, kiu tuj post la juĝo devos borigi sian kranion.

GUILLAUME. Nu, via juĝa Moŝto, nenio estas pli vera; estas li mem, jes; hieraŭ li forprenis el mia butiko ses ulnojn da drapo, kaj, hodiaŭ matene, anstataŭ pagi al mi tridek skudojn…

BARTOLIN. Kial do, per la diablo! vi nun parolas pri ses ulnoj da drapo kaj tridek skudoj? La afero estas, ĉu ne vere? pri ŝafoj ŝtelitaj.

GUILLAUME. Prava vi estas, Sinjoro, dirante, ke ĝi estas alia afero; pri ĝi ni parolos poste. Tamen mi tute ne trompiĝas. Eksciu do, ke mi estis kaŝita en la ŝafejo… (Al si) Ho! Jen estas li, sen ia dubo! (Al Sinjoro Bartolin.) Mi ja estis kaŝita en la ŝafejo. Mi ekvidis tiun sentaŭgulon enirantan, li sidiĝis tien, li prenis dikan ŝafon… kaj… per belaj vortoj li tiel lerte ĉirkaŭlogis min, ke li forportis ses ulnojn…

BARTOLIN. Ses ulnojn da ŝafo?

GUILLAUME. Ne, da drapo!.. Li!.. La homon forportu la diablo!

BARTOLIN. Forlasu la drapon kaj la homon, kaj revenu al viaj ŝafoj.

GUILLAUME. Mi revenas. Tiu do sentaŭgulo, elpreninte el sia poŝo sian tranĉilon… mi intencas diri mian drapon, jes? mian…; ne, elpreninte sian tranĉilon… li… li… ĝin metis tiamaniere sub sian robon, kaj ĝin forportis en sian domon; kaj hodiaŭ matene, anstataŭ elpagi miajn tridek skudojn, li neas al mi drapon kaj monon.

PATELIN (ridegas). Ha! ha! ha!

BARTOLIN. Revenu al viaj ŝafoj! al viaj ŝafoj!!

PATELIN. Ha! ha! ha!

BARTOLIN. Vi tute malsaĝiĝas, Sinjor’ Guillaume. Ĉu vi ne sonĝas?

PATELIN. Vi aŭdas, ke li parolas sensence!

GUILLAUME. Mi parolas tre sence, Sinjoro. Li ŝtelis de mi cent dudek ŝafojn, kaj, hodiaŭ matene, anstataŭ pagi al mi tridek skudojn por ses ulnoj da drapo kaŝtankolora, li elpagis al mi per nigraj papilioj… nimfo Kalipso… tra la la!.. mia baptanino, kiam mi dancas… Ĉu mi memoras, per la diablo, kiajn absurdaĵojn li ankoraŭ kantadis?

PATELIN. Ha! ha! ha! li frenezas! li frenezas!

BARTOLIN. Efektive. Aŭskultu, Sinjor’ Guillaume, ĉiuj juĝistaroj en la regno kunigitaj ne komprenus ion el via afero. Vi kulpigas tiun ĉi paŝtiston pro la ŝtelo de viaj cent dudek ŝafoj, kaj vi intermiksadas ses ulnojn da drapo, tridek skudojn, nigrajn papiliojn, kaj cent tielajn sensencaĵojn. Nu! ankoraŭ mi la lastan fojon ripetas: revenu al viaj ŝafoj, aŭ mi tuj liberigos tiun ĉi paŝtiston. Sed, por ke ni ŝparu iom da tempo, mi mem demandados lin. Proksimiĝu! kiel vi estas nomata?

AGNELET. Bee!..

GUILLAUME. Li mensogas! li estas nomata Agnelet!

BARTOLIN. Agnelet aŭ Bee, tute egale. Respondu; ĉu vere tiu sinjoro komisiis al vi la gardon de sescent ŝafoj?

AGNELET. Bee!..

BARTOLIN. Kio! Ĉu eble la timo antaŭ la juĝisto konfuzas viajn pensojn? Aŭskultu! ne timu! Ĉu vere Sinjor’ Guillaume surprizis vin nokte, dum vi buĉis ŝafon?

AGNELET. Bee!..

BARTOLIN. Ho! Kion signifas ĉi tio?

PATELIN. Elbatite sur la kapon, li perdis iom la saĝon.

BARTOLIN. Ha! tre kulpa vi estas, Sinjor’ Guillaume.

GUILLAUME. Mi, kulpa? Ho ve! unu ŝtelas mian drapon, la alia miajn ŝafojn, ĉi tiu pagas al mi per bagateloj, tiu per ŝafblekoj, kaj plie, per la diablo, mi estos kulpa!

BARTOLIN. Jes, kulpa. Estas malpermesate bati, precipe sur la kapon.

GUILLAUME. He! mil diabloj! estis nokte; kiam mi frapas, mi frapas ĉien ajn!

PATELIN. Li konfesas sian kulpon! Sinjoro, habemus confitentem reum.

GUILLAUME. Ho! frue-malfrue, konfitareum’ulo, vi pagos por mia drapo, aŭ la diablo forprenos vin!

BARTOLIN. Ankoraŭ pri la drapo! Oni mokas la juĝistaron! La paŝtisto estu liberigita el la proceso, nenion pagante.

GUILLAUME. Mi plendos al pli alta juĝistaro… Kaj vin, via fripona moŝto, mi rekaptos. (Foriras.)

PATELIN. Nun, vi danku lian juĝan moŝton.

AGNELET. Bee!.. Bee!..

BARTOLIN. Sufiĉas! Rapidu al la ĥirurgiisto, malfeliĉegulo. (Eliras.)

SCENO III
PATELIN, AGNELET

PATELIN. Nu, dank’ al mia lerteco mi vin elliberigis kaj savis de l’ pendigilo. Nun decas, ke vi pagu al mi, laŭ via promeso.

AGNELET. Bee!

PATELIN. Jes, vian rolon vi mirege ludis. Sed nun mi postulas monon. Ĉu vi aŭdas?

AGNELET. Bee!

PATELIN. He! forlasu vian beeon! Ne estas plu laŭtempe; ni ĉeestas nur ambaŭ. Ĉu vi tuj plenumos vian promeson kaj pagos al mi altpreze?

AGNELET. Bee!

PATELIN. Kio? fripono; ĉu min trompos ŝafo homvestita? Mil diabloj! vi pagu al mi, aŭ…

(Agnelet forkuras.)

SCENO IV
PATELIN, COLETTE

(Colette eniras funebre vestita.)

COLETTE. He! lasu lin, sinjoro. Nun la afero estas tute aliigita.

PATELIN. Kiel do?

COLETTE. Pro la batoj, kiujn ŝajne li ricevis sur la kapon, ni elpensis nepran rimedon, por ke sinjor’ Guillaume permesu la edziĝon de sia filo kun via filino. Ĉu tiamaniere vi ne estus bone pagita?

PATELIN. Ĉu eble? sed pro kiu vi surmetis funebran veston?

COLETTE. Agnelet diris al la juĝisto, ke li iros al ĥirurgiisto: li mortis dum la operacio, kaj sinjoro Guillaume estas la mortiginto.

PATELIN. Ha! mi ekvidas la artifikon. Jes, mi komprenas.

COLETTE. Nur helpu nin; mi tuj plendos al la juĝisto. (Eliras.)

PATELIN (sola). Efektive; ĵus vidinte Agnelet’on tiel batvunditan, la juĝisto konvinkiĝos senpene, ke li mortis; kaj feliĉe sinjoro Guillaume kulpigis sin mem. Mi konfesas, ke tiu paŝtisto estas ruza fripono: li trompis eĉ min, kiu kelkfoje trompas la aliajn. Sed mi pardonos al li, se dank’ al lia lerteco mi povos edzinigi je riĉulo mian filinon.

SCENO V
BARTOLIN, PATELIN, COLETTE

BARTOLIN (al Colette). Kion vi diras? la malfeliĉulon! Kiel rapidege li mortis!

PATELIN. Tion scias la tuta urbeto. Kiel unumomente okazas la malfeliĉaĵoj!

COLETTE (ŝajnigas sin plorkrii.) Hi! hi! hi!

PATELIN (al Bartolin). Kompatinda fraŭlino! Malbone estos al sinjoro Guillaume.

BARTOLIN. Mi punos la kulpulon; ne ploru tiom!